Avram Iancu (Alba)
Avram Iancu [avram janku] (hungare: Felsővidra [felŝovidra]) estas vilaĝo kaj komunumo en Rumanio nordokcidente de Abrud. En 1910 ĝi havis 3 612 loĝantojn (rumanoj), en 1992 2 217. Ĝia unua dokumenta mencio estas el 1839, sed jam en Calendarium novum de 1807 estas mencio pri lernejo en Vidra se Sus. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Torda-Aranyos vármegye). Administre apartenas al ĝi 33 vilaĝoj, interalie Călugărești, Cocești, Gojeiești, Târsa, Verdești, Valeu Utului kaj Vidrișoara.
Avram Iancu | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Alba | |
Alinome | Felsővidra (hungare), Vidra de Sus (rumane) | |
Iama hungara departemento | Torda-Aranyos | |
Situo | 46° 21′ N, 22° 50′ O (mapo)46.3522.833333333333Koordinatoj: 46° 21′ N, 22° 50′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 700 m | |
Poŝtkodo | 517065 | |
Loĝantaro | 1.711 (2009, en la komunumo) | |
Ĝis 1924 la komunumo nomiĝis rumane Vidra de Sus; tiam ĝi alprenis la nomon de Avram Iancu.
Fonto Redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18., 1993–2004, Budapest.
Renomaj personoj Redakti
- Avram Iancu (1824 – 10-a de septembro 1872), Baia de Criș, politikisto.