Ayn Rand

Usona romanisto kaj filozofo

Ayn RAND ([ajn rand]; Esperantigite Ajn RAND; denaska nomo Alisa Zinovjevna ROSENBAUM; naskiĝis la 2-an de februaro 1905 en Sankt-Peterburgo, mortis la 6-an de marto 1982 en Novjorko) estis rusa-usona verkistino kaj filozofino. Ŝi estas plej konata pro siaj du anglalingvaj romanoj, The Fountainhead kaj Atlas Shrugged, kaj pro sia filozofia sistemo, kiun ŝi nomis Objektivismo.

Ayn Rand
Persona informo
Ayn Rand
Naskonomo Алиса Зиновьевна Розенбаум
Naskiĝo 2-an de februaro 1905 (1905-02-02)
en Sankt-Peterburgo, Sankt-Peterburga gubernio,  Rusia Imperio
Morto 6-an de marto 1982 (1982-03-06) (77-jaraĝa)
en Manhatano
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Kora malsufiĉo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Kensico Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ateismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj rusaangla vd
Ŝtataneco Unuiĝintaj Ŝtatoj (1931–)
Sovetunio (1917–1931)
Rusia Imperio (–1917)
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
Respubliko Rusio
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
sennacieco Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Ayn Rand
Familio
Edz(in)o Frank O'Connor (en) Traduki (1929–1979) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 0
Profesio
Alia nomo Ayn Rand vd
Okupo dramaturgo
eseisto
ĵurnalisto
sciencfikcia verkisto
literaturkritikisto
romanisto
scenaristo
filozofo
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Objektivismo, skribo kaj eseo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1926– vd
Verkado
Verkoj Atlas Shrugged ❦
The Fountainhead ❦
We the Living ❦
Anthem ❦
La Virto de la Egoismo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Ayn Rand naskiĝis en Sankt-Peterburgo en 1905 en familio de mezklasaj agnostikaj judoj. Post la Rusa Revolucio la familio fuĝis al Krimeo, sed poste revenis al la naskiĝurbo. Fine de 1925 ŝi foriris eksterlanden por viziti familianojn en Usono. Ŝi restis tie de tiu momento.

Ŝi vojaĝis al Hollywood kaj fariĝis scenaristo, kaj ŝanĝis sian nomon al Ayn Rand.

Ŝi ludis malgrandajn rolojn en filmoj, interalie de Cecil B. DeMille. Ŝi konatiĝis kun la aktoro Frank O'Connor, kun kiu ŝi edziĝis en 1929. En 1931 ŝi fariĝis usona civitano.

Ŝia unua sukceso estis la vendo de sia scenaro Red Pawn en 1932 al Universal Studios. En 1934 la teatraĵo Night of January 16th estis prezentita en Broadway. La verko estis juĝproceso, en kiu la publiko povas elekti la finon.

En 1936 ŝi publikigis We the Living kritika al la rusa reĝimo, kaj en 1938 ŝi verkis Himno (Anthem), kiu ne trovis sukceson en tiu momento.

Ŝia sukceso alvenis en 1943 per la publikigo de The Fountainhead. Ĝi estis tutplaneda sukceso, kaj en 1949 estis adaptita por la kino.

En 1957 ŝi publikigis sian ĉefan verkon Atlas Shrugged, romano kiu konfrontas entreprenistojn kun socio ŝtatisma. Ĝi estis furore vendita, kaj fariĝis tre influa, ĉefe en Usono.

En 1950 Ayn Rand kreis grupon konatan kiel "La Kolektivo" kun Alan Greenspan, posta prezidanto de la Usona Centra Banko kaj Nathanael Blumenthal (poste nomata Nathaniel Branden). La cirklo prenis plian gravecon, kaj helpis disvastigi la ideojn de Rand, kiuj estos konataj kiel Objektivismo.

La rilato inter Branden kaj Ayn Rand fariĝis amora, kun la konsento de la respektivaj geedzoj, malgraŭ la diferenco de aĝo inter ambaŭ (Branden estas pli juna). La paro disiĝis persone kaj filozofie depost 1968, kio kondukis al la kreado de du apartaj grupoj.

Ŝi mortis en 1982 en Novjorko.

La filozofio de Ayn Rand estas Objektivismo, la eksentoj devus esti submetitaj al racio; se ne, la homo bazus sian vivon kun ĥimeroj bazitaj sur siaj representoj de la mondo anstataŭ sur faktoj. Ŝi ne neas la eksentojn tamen ŝi konsideras ke la homo kiu sin perdigas en eksentoj provas fuĝi realecon.

Objektivismo konsideras sin forte raciisma. La emocioj devas submetiĝi al la objektiveco.

Ŝi estis tre influa por granda parto de la elito. Ŝia grupo estis akuzita en diversaj okazoj esti speco de sekto.

Bibliografio

redakti

Fikcio

redakti

Nefikcio

redakti

En Esperanto aperis

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti