Ayoó de Vidriales

Ayoó de Vidriales [aĝoO debiDRJAles] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono.

Ayoó de Vidriales
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49619
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 278  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 8′ N, 6° 4′ U (mapo)42.128611111111-6.0666666666667Koordinatoj: 42° 8′ N, 6° 4′ U (mapo) [+]
Alto 803 m [+]
Areo 59,97 km² (5 997 ha) [+]
Ayoó de Vidriales (Provinco Zamoro)
Ayoó de Vidriales (Provinco Zamoro)
DEC
Ayoó de Vidriales
Ayoó de Vidriales
Situo de Ayoó de Vidriales
Ayoó de Vidriales (Hispanio)
Ayoó de Vidriales (Hispanio)
DEC
Ayoó de Vidriales
Ayoó de Vidriales
Situo de Ayoó de Vidriales

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ayoó de Vidriales [+]
vdr
Ermitejo de San Mamés.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Ayoó de Vidriales, Carracedo de Vidriales kaj Congosta, okupas totalan areon de 59,97 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 287 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 96 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Iam estis monaĥejo, kiun en 1154 la reĝo Alfonso la 7-a de Leono donacis al abato don Suero de la monaĥejo de Ageo por establi tie konventon de Benediktanoj. En 1156 tiu sama Suero, jam episkopo de Coria, donacis al Pedro Pérez, monaĥo kaj diakono, la monaĥejon de Ageo por establi tie konventon de Benediktanoj. Poste, tiu iĝis unu el la priorecoj de la monaĥejo de San Martín de Castañeda, kaj en la dua duono de la 12-a jarcento Ayoó ekdependis de la Templanoj.

Iam Ayoó apartenis al la Provinco Leono, sed kiam en 1833 oni establis la aktualajn provincojn ĝi estis atributa al la provinco Zamoro.

Agrikulturo (produktado de vino) kaj brutobredado estas la tradiciaj enspezofontoj. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis. Vidindaĵoj estas preĝejoj kaj ermitejoj, krom akvorezervejo de Congosta.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti