Azaila

municipo en Teruel

Azaila [aZAJla] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordo de la nordorienta komarko Bajo Martín, kies administracia ĉefurbo estas Híjar, dum la kultura ĉefurbo estas Albalate del Arzobispo. La loknomo Azaila estas etimologie komprenebla kiel la ebenaĵo el araba vorto, kaj fakte la teritorio estas ĉefe ebena.

Azaila
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44590
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 98  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 17′ N, 0° 30′ U (mapo)41.2912333-0.49428109999999Koordinatoj: 41° 17′ N, 0° 30′ U (mapo) [+]
Alto 276 m [+]
Areo 81,43604 km² (81 43. 604 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Azaila (Provinco Teruelo)
Azaila (Provinco Teruelo)
DEC
Azaila
Azaila
Situo de Azaila
Azaila (Hispanio)
Azaila (Hispanio)
DEC
Azaila
Azaila
Situo de Azaila

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Azaila [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 157 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 276 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas okcidente de La Puebla de Híjar. La municipa teritorio estas trapasata de la rivero Aguasvivas. La altitudo gamas inter 310 m nordoriente (Tres Mojones) kaj 180 m borde de la rivero Aguasvivas.

La municipa teritorio de Azaila estas trapasata de la nacia ŝoseo N-232, inter la km 175 kaj 186, de la regionaj ŝoseoj A-1307, kun direkto al Belchite, kaj A-1404, kun direkto al Escatrón, kaj de loka ŝoseo kiu ebligas komunikadon kun Vinaceite.

Nordokcidente: Belchite (Zaragoza) Norde: Quinto (Zaragoza) kaj Zaragoza (eksklavo) Nordoriente: La Zaida (Zaragoza)
Okcidente: Almochuel (Zaragoza)   Oriente: La Puebla de Híjar
Sudokcidente: Almochuel (Zaragoza) Sude: La Puebla de Híjar Sudoriente: La Puebla de Híjar

Historio redakti

Gravaj restaĵoj atestas pri la pasinteco de Azaila. Plej frua setlejo estis tiu de Cabezo de Alcalá, en direkto al Vinaceite, ĉe la rivero Aguasvivas. La komplekso inkluzivas akropolon, plurajn apudajn konstruaĵojn kaj keltan nekropolon. En la akropolo origine loĝis keltoj el la kulturo de kampoj de urnoj ĉirkaŭ la 9-a jarcento a.K.. Tiu kelta urbo detruiĝis dum la Punikaj Militoj, ĉirkaŭ la 3-a jarcento a.K.. La iberoj rekonstruis la urbon. Tiu posta urbo estis pli granda ol la unua, kun konservita komerca kvartalo kaj, ekster la muroj, domoj de agrikulturistoj kaj de malriĉaj klasoj. Tute la loĝantaroj estis de ĉirkaŭ 3000 loĝantojn. La urbo romiiĝis post la Romia invado nur malrapide[1].

De islama epoko restas nur la loknomo, literumita mezepoke ankaŭ kiel Zaylla. Krome estis mezepoka kristana nekropolo de la 13-a ĝis 16-a jarcentoj. La konkero de la zono fare de kristanoj estis farita de Pedro la 2-a. Tiu donis la lokon en 1196 al Gastón de Castellote kaj ĝi restis en lia familio ĝis 1283. Fine de la 14-a jarcento ĝi apartenis al Gastón de Rueda kaj komence de 1610 al Pedro de Lanuza.​

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Azaila pro rura elmigrado oni malaltiĝis ĝis nunaj 100 loĝantoj.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da vitejoj, legomoj), ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj kaproj). Nune gravas rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la baroka preĝejo kun kvinetaĝa sonorilturo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Fichas del M.A.N., conjunto 590, números de inventario 32644 y 32645.

Eksteraj ligiloj redakti