Al-Azhar-moskeo

(Alidirektita el Azhar-moskeo)

La Al-Azhar-moskeo (arabe الجامع الأزهر‎, latinliterigo laŭ sistemo DMG al-Gāmi' al-Azhar) troviĝas en Kairo (Egiptio). Al-Mu'izz li-Din Allah, la kvara kalifo de la fatima kaliflando, komisiis ĝian konstruon por la nove establita ĉefurbo de la regno en 970. La moskea nomo aludas al Fatima bint Muhamad, la plej juna filino de la islama profeto Mohamedo, respektata personaĵo en islamo kiu ricevis la titolon az-Zahra ("la brila aŭ brilega"). Temis pri la unua moskeo establita en Kairo, urbo kiu poste gajnis la kromnomon "la Urbo de Mil Minaretoj."[noto 1]

Al-Azhar-moskeo
Moskeo
moskeo • lernejo [+]

LandoEgiptio
SituoKairo
- koordinatoj30° 2′ 45″ N, 31° 15′ 46″ O (mapo)30.04586931.262753Koordinatoj: 30° 2′ 45″ N, 31° 15′ 46″ O (mapo)

Stilofatimida arkitekturo

Estiĝo971

Al-Azhar-moskeo (Kairo)
Al-Azhar-moskeo (Kairo)
DEC
Al-Azhar-moskeo
Al-Azhar-moskeo

Map
Al-Azhar-moskeo
Vikimedia Komunejo:  Al-Azhar Mosque [+]
vdr

Post ĝia dediĉo en 972 kaj post la enpostenigo de 35 kleruloj en 989, la moskeo malrapide evoluis al la nuna Al-Azhar-Universitato, kiu estas delonge konsiderata la plej eminenta institucio en la islama mondo por la studo de sunaima teologio kaj ŝario aŭ islama juro. La universitato, ekde la komenco integrigita ene de la moskeo kiel parto de madraso, estis ŝtatigita kaj oficiale deklarita sendependa universitato en 1961, sekve de la Egiptia Revolucio de 1952.

Dum ĝia historio de pli ol jarmilo, la moskeo estis alterne neglektita kaj alte taksata. Ĉar ĝi estis fondita kiel ŝijaisma, sepimamisma institucio, Saladino kaj la sunaisma Ajubida dinastio kiun li fondis evitadis al-Azhar, proprenante de ĝi la statuson kiel moskeo kaj malagnoskante salajrojn al studentoj kaj instruistoj en la altlernejo. Tiuj movoj renversiĝis en la mameluka Sultanlando, sub kies regado la moskeo kaj madraso forte ekspansiis kaj renoviĝis. La postaj regantoj de Egiptio montris malsamajn gradojn de cedemo al la moskeo kaj havigis vaste variantajn nivelojn de financa helpo, ambaŭ al la lernejo kaj al la moskeo. Hodiaŭ, al-Azhar restas profunde influa institucio en la egipta socio kiu estas forte aprezata en la sunaisma islama mondo kaj konsideratas simbolo de islama Egiptio.

Notoj redakti

  1. La moskeo de Amr, konstruita en la jaro 642 de nia erao, estas la plej malnova moskeo en la nuna teritorio de la urbo Kairo samkiel la plej malnova moskeo en Afriko). Tamen, la Moskeo de Amr, tiel kiel pluraj aliaj en hodiaŭa Kairo, kiuj estas pli malnovaj ol al-Azhar, estis konstruitaj en la urbo Fustat kiu nur multe pli poste iĝis parto de la la moderna urbo Kairo.