La azia elefanto (Elephas maximus) el la ordo de rostruloj kaj familio de elefantedoj troviĝas en Suda Azio, Sudorienta Azio inkluzive partojn de la Malaja Insularo, kaj Junano en Suda Ĉinio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Azia elefanto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Rostruloj Proboscidea
Familio: Elefantedoj Elephantidae
Genro: Elephas
Specio: E. maximus
Elephas maximus
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
Arealo de la azia elefanto
Arealo de la azia elefanto
Arealo de la azia elefanto
Arealo de la azia elefanto
Arealo de la azia elefanto
Arealo de la azia elefanto
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Ĝiaj oreloj estas multe malpli grandaj ol tiuj de la afrika elefanto. Ĝiaj antaŭaj piedoj havas po kvin fingrojn kaj la malantaŭaj po kvar fingrojn. Ĝia frunto estas plata. La virelefanto havas paron da longaj dentoj. La azia elefanto estas la due plej granda mamulo sur la firmtero. Ĝi altas ĉirkaŭ 3 metrojn, longas 5,5-6,4 metrojn kaj pezas ĉirkaŭ 5 000 kilogramojn. Ĝi bone flaras kaj aŭdas, sed ĝiaj okuloj estas ne akraj. Ĝia longa rostro, servanta kiel mano kaj brako, povas preni akvon kaj nutraĵon en ĝian buŝon. Kaj ĝiaj grandegaj oreloj ne nur estas organoj por aŭdi, sed ankaŭ helpas forigi varmon en la korpo. Ĝiaj mueldentoj estas grandegaj, sed en unu sama tempodaŭro funkcias nur unu aŭ du el ili. Ambaŭflanke de la malsupra kaj supra makzeloj estas po 6 tiaj dentoj, kiuj elkreskas unu post alia.

Vivmaniero redakti

La aziaj elefantoj vivas kun familio kiel unuo. Foje pluraj familioj kune formas grandan gregon el pli ol cent membroj, kaj la gregon gvidas plenkreska elefantino. Maljunaj virelefantoj kutime vivas solaj kaj la junaj ŝatas formi inter si arojn. La elefantoj agas frumatene, vespere kaj nokte kaj ripozas tagmeze. Ili troveblas en densaj arbaroj kaj vastaj stepoj en diversaj zonoj, sen fiksa loĝejo. Kiam al ili mankas nutraĵoj en unu loko, ili do translokiĝas al alia. La elefanto manĝas tre multe, ĉiutage ĝi povas konsumi pli ol 200 kilogramojn da nutraĵoj, inter kiuj estas herboj, arbofolioj, ŝosoj kaj fruktoj. Ili ne havas fiksan generan sezonon, kaj la gravedeco daŭras 607-641 tagojn. La ĵus naskita elefantido pezas ĉirkaŭ 90 kilogramojn kaj altas unu metron. La elefantoj estas saĝaj kaj ankaŭ havas bonan memoron. De la 2-a jarmilo a. K. oni jam komencis kapti kaj dresi ilin por ĉasado kaj transportado.

Sistematiko redakti

Oni kutime agnoskas tri subspeciojn de la azia elefanto: la hindan elefanton (E. m. indicus), la srilankan elefanton (E. m. maximus) kaj la sumatran elefanton (E. m. sumatranus).

Ekoregiona disvastiĝo redakti

Pro la densa homa loĝantaro en Sudorienta Azio la arealo de la sovaĝaj elefantoj estas nuntempe tre fragmentata (vidu la mapon). Tiu orientalisa specio troviĝas interalie en jenaj ekoregionoj: la barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj, la borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj, la centra-hindoĉinaj sekaj arbaroj, la ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj, la himalajaj subtropikaj foliarbaroj, la kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo, la meghalajaj subtropikaj arbaroj, la mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj, la nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj, la sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj, la sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj kaj la tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj.

Vidu ankaŭ redakti


Bildogalerio redakti


Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Asian Elephant Specialist Group (1996). Elephas maximus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 10 May 2006. Listed as Endangered (EN A1cd v2.3)