Bácum
Bácum estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Bácum. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26012.
Bácum | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Sonora | ||
Poŝtkodo | 85260–85278 | ||
Kodo laŭ INEGI | 26 012 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Rosalía Benítez Audevez (2012-14) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 20 892 | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 33′ N, 110° 5′ U (mapo)27.55-110.08333333333Koordinatoj: 27° 33′ N, 110° 5′ U (mapo) | ||
Alto | 20 m | ||
Areo | 1 409,7 km² | ||
Horzono | UTC -7 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bácum Municipality [+] | |||
Geografio redakti
La komunumo havis en 2010 (lasta popolnombrado de la INEGI) 22821 loĝantojn. El tiuj estis 11581 viroj kaj 11240 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1409,7 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 20 metroj super la marnivelo.
Loĝlokoj redakti
En la komunumo ekzistas 195 loĝlokoj. La ĉefaj estas:
Loĝloko | Loĝantaro |
---|---|
Tuta Komunumo | 20,892 |
Francisco Javier Mina | 5,532 |
San José de Bácum | 3,882 |
Bácum | 3,780 |
Primero de Mayo | 2,173 |
Lomas de Bácum | 1,300 |
Klimato redakti
En la komunumo jare falas averaĝe 487 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 24 °C.
Sociogeografio redakti
En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 14357 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 13185 scipovis legi kaj skribi kaj 1165 personoj estis analfabetoj. Do 8,11 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.
En la jaro 2000 en la komunumo vivis 19003 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 1,760 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 9,26 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La plej multaj el ili parolas la hispanan lingvon kaj iun indiĝenan lingvon. Inter la indiĝenaj lingvoj plej ofta estas la jakia lingvo.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Historio redakti
La komunumo de Bácum kreiĝis unuafoje en la jaro 1857. Tamen je la 26-a de decembro 1930 oni konsideris ke ĝi ne plu plenumas la kondiĉojn por esti sendependa komunumo ĝi fariĝis parto de la komunumo Cajeme. Jam 6 monatojn pli malfrue je la 13-a de majo de 1931 ĝi denove fariĝis sendependa komunumo.
Politiko redakti
Komunumestroj redakti
- (1994 - 1997): Jacobi de la Cruz
- (1997 - 2000): Isaías Rivera Guillot
- (2000 - 2003): Tito Hugo Luna Peralta
- (2003 - 2006): Jesús José Tabardillo Cota
- (2006 - 2009): Víctor Manuel Muñoz Espinoza
- (2009 - 2012): Rosalía Benítez Audevez
Eksteraj ligiloj redakti
- Bácum Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)