Báguena

municipo en Teruel

Báguena [BAgena] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordo de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, lime kun la provinco Zaragozo.

Báguena
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44320
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 270  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 2′ N, 1° 21′ U (mapo)41.0409255-1.3570049Koordinatoj: 41° 2′ N, 1° 21′ U (mapo) [+]
Alto 793 m [+]
Areo 25,170922 km² ( 251 7.0 922 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Báguena (Provinco Teruelo)
Báguena (Provinco Teruelo)
DEC
Báguena
Báguena
Situo de Báguena
Báguena (Hispanio)
Báguena (Hispanio)
DEC
Báguena
Báguena
Situo de Báguena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Báguena [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 91 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj laŭ la nacia ŝoseo N-234 norde de Burbáguena, Calamocha kaj de la akso de Calamocha al Teruelo kaj sude de San Martín del Río. Laŭ la ŝoseo CV-927 estas nordoriente Anento kaj Lechón.

La urba kerno estas sur 793 msm, pro kio estas malvarma klimato. Proksimaj loĝlokoj estas Tornos (sude) kaj Berrueco (okcidente).

Nordokcidente: San Martín del Río Norde: San Martín del Río Nordoriente: Anento provinco Zaragozo
Okcidente: San Martín del Río kaj Castejón de Tornos   Oriente: Ferreruela de Huerva
Sudokcidente: Castejón de Tornos Sude: Burbáguena Sudoriente: Burbáguena

Historio redakti

 
Malnova ponto.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. Unua mencio estis de 1205. En 1248 ĝi sendependiĝis disde Daroca.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Báguena kie oni malaltiĝis el 1 420 en 1900 ĝis nunaj 278.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kun svelta mudeĥara turo, ermitejoj, konvento, piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti