Bálint Báldy [bAldi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Báldy Bálint estis hungara bredisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Bellosics ĝis 1933.

Bálint Báldy
Persona informo
Naskonomo Bellosics Bálint
Naskiĝo 26-an de februaro 1896 (1896-02-26)
en Baja
Morto 26-an de septembro 1971 (1971-09-26) (75-jaraĝa)
en Gödöllő
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo inĝeniero-agronomo
vdr
Busto pri Bálint Báldy

Bálint Bellosics[1] naskiĝis la 26-an de februaro 1896 en Baja, li mortis la 26-an de septembro 1971 en Baja (kelkaj datenoj mencias aliajn mortolokojn!).

Biografio redakti

Bálint Báldy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1919. Post la diplomo li estis agronomia respondeculo en privata bieno. Inter 1927 kaj 1960 li estis inspektoro de faklernejo pro kortobirda bredado en Gödöllő. Intertempe la lernejo transformiĝis al eduka bieno, poste instituto kaj ekde 1936 li gvidis ĝin. Li ofte akiris spertojn eksterlande. Li disvastigis la artefaritajn kovejojn kaj similajn instakaĵojn. Li okupiĝis ankaŭ pri bredadoj de fiŝoj, abeloj kaj bestoj kun feloj. Li ricevis premion en 1954, premion Kossuth en 1960.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A baromfitenyésztés gyakorlati útmutatásai (1933)
  • Kotlónélküli – mesterséges – csirkenevelés (1938)
  • A baromfitenyésztés elmélete és gyakorlati útmutatásai (1940, 5-a eldono en 1949)
  • Házinyúltenyésztés (1943)
  • A baromfi tenyésztése (1954, 3-a eldono en 1961)
  • A magyar tyúk nemesítésének jelenlegi állása (1959)

Memorigiloj redakti

  • premio "Báldy Bálint" fondita en 1974
  • busto (vidu la foton!)

Fontoj redakti

Referencoj redakti