Balc
komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Bályok)
Ĉi tiu artikolo temas pri komunuma sidejo norde en distrikto Bihor. Por informoj pri vilaĝo sude en la distrikto, vidu la artikolon Bâlc.
Balc [balk] (hungare: Bályok [ba:jok]) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Oradea. Administre apartenas al ĝi Almașu Mare, Ghida, Săldăbagiu de Barcău.
Balc | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Bihor | ||
Alinome | Bályok (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Bihar | ||
Situo | 47° 18′ N, 22° 32′ O (mapo)47.29916666666722.539166666667Koordinatoj: 47° 18′ N, 22° 32′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 149 m | ||
Poŝtkodo | 417040 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 3.568 (en 2002) | ||
– vilaĝo | 1.458 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 27338 | ||
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi nombris 1347 loĝantojn (hungaroj); en 1992 1359. En 2002 el la 1.458 loĝantoj de la vilaĝo 973 (66,7 %) deklaris sin hungaroj, 476 (32,6 %) rumanoj.
Historio redakti
Ĝi estis unue menciita skribe en 1213. Dum la tatariro en 1241 ĝi pereis, kaj dum la turka submetiĝo senpopoliĝis, ĝia kastelo pereis. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Bályok apartenis al Hungario (Bihar).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Renomaj personoj redakti
- Géza Leiher (11-a de aprilo 1921), ĝardenkultivinto
- Károly Virág (13-a de decembro 1922), ref. eklezia verkisto
Eksteraj ligiloj redakti
-
Situo en la distrikto