Béla Bán
Béla Bán, laŭ hungarlingve kutima nomordo Béla Bán estis hungara pentristo, altlerneja instruisto. Li je la naskonomo Blau Béla [1] naskiĝis la 14-an de majo 1909 en Budapeŝto kaj mortis la 6-an de februaro 1972 en Tel-Avivo.
Béla Bán | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Blau Béla |
Naskiĝo | 4-an de majo 1909 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de februaro 1972 (62-jaraĝa) en Jerusalemo |
Ŝtataneco | Israelo Hungario ![]() |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo ![]() |
Biografio
redaktiBéla Bán devenis el juda familio. Li studis en Industriarta Altlernejo (1925–1928) de Ferenc Helbing, poste en Belarta Artlernejo (1928–1930) de Gyula Rudnay. En la lasta studenta jaro li aliĝis al la malpermesita komunisma movado. En 1947 li ricevis stipendion en Parizo. Hejmenveninta li pentradis en Artistkolonio (Szentendre). Ekde 1950 li instruis en la Belarta Artlernejo. Post la Hungara revolucio de 1956 li disidis al Francio. En la sekva jaro li translokiĝis al Argentino, fine en 1963 al Israelo. En Tel-Avivo ekde 1965 li instruis en la arta akademio. Li ricevis plurajn premiojn inter 1938 -1966.
El solaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1936, 1946)
- Parizo (1947)
- Bonaero (1958, 1960, 1961, 1962)
- Tel-Avivo (1965, 1968)
- Szombathely (1979)
- Pécs, Budapeŝto, Szombathely (1988)
El grupaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1935, 1936, 1942, 1944, 1945, 1946, 1948, 1984)
- Parizo (1947)
- Arthalo Budapeŝto (1950–1955)
- Bonaero (1960)
- Tel-Avivo (1964)
- Székesfehérvár (1973)
- Szombathely (1977)
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Ülő munkás
- Hazatérők
- Fáradtság
- Gyárnegyed
- A háború
- Kónyi elvtárs, a Ganz gyár sztahanovistája (1950)
Elejtitaj disĉiploj
redaktiLia libro
redakti- Az új magyar művészet önarcképe (1945)
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Budapeŝto
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-02-07 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-02-08 per la retarkivo Wayback Machine