Béla Bánfalvi

Béla Bánfalvi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bánfalvi Béla estas hungara violonisto, koncertmajstro, altlerneja instruisto.

Béla Bánfalvi
Béla Bánfalvi 2001
Béla Bánfalvi 2001
Persona informo
Naskonomo Bánfalvi Béla
Naskiĝo 28-an de februaro 1954 (1954-02-28) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo violonisto
vdr

Béla Bánfalvi [1] naskiĝis la 28-an de februaro 1954 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Béla Bánfalvi frekventis muzikan mezlernejon (nuntempa konservatorio) en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1977. Jam dum la studentaj jaroj kaj iom poste li estis violonisto de orkestro de la Hungara Radio. Post la diplomo li restis en la altlernejo, nur ŝanĝis rolon, li estis instruisto inter 1977-2007. En tiu periodo li estis ankaŭ koncertmajstro de la hungara ŝtata koncertorkestro inter 1979-1982, violonisto en kvarteto inter 1982-1985, poste li fondis orkestron kaj li estis ties koncertmajstro kaj solisto. En 2001 li estis nomumita katedrestro de Universitato de Pécs. Li koncertis sola aŭ kun orkestro ne nur enlande, sed ankaŭ en Eŭropo, Ameriko, Japanio, krome li partoprenis en festivaloj en Norwich, Canterbury, Prago, Lancut kaj Budapeŝto. Li ricevis premiojn inter 1986 - 2006.

Elektitaj muzikdiskoj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-04-02. Alirita 2019-04-02.