Béla Balassa [balaŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balassa Béla estis hungara ekonomikisto, o, profesoro, membro (ekstera (1990)) de Hungara Scienca Akademio, membro (honora (1980)) de Akademio de Sciencoj de Francio.

Béla Balassa
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1928 (1928-04-06)
en Budapeŝto
Morto 10-an de majo 1991 (1991-05-10) (63-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Universitato YaleUniversitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo ekonomikisto • universitata instruisto
vdr

Béla Balassa [1] naskiĝis la 6-an de aprilo 1928 en Budapeŝto. Li mortis la 10-an de majo 1991 en Vaŝingtono.

Biografio redakti

Béla Balassa frekventis cistercianan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris po 1 diplomojn en Scienca Universitato Loránd Eötvös kaj en akademio de ekstera komerco en 1951. Post siaj studoj li laboris en trusto en Miskolc, sed li urĝe estis deportita (1951–1953), poste li trude laboris en Sztálinváros. Li partoprenis en la Hungara revolucio de 1956, tial post la falo li rifuĝis al Usono. Helpe de stipendio li plulernis kaj ankaŭ instruis en Universitato Yale, li akiris (MA), poste Ph.D, li estis lektoro, docento ekde 1962. Inter 1966 kaj 1988 li estis katedrestro en Johns Hopkins Universitato. Interrompoj okazis, ĉar li ofte estis gastoprofesoro (ekzemple en Sorbono). Li estis ankaŭ konsultisto de Monda Banko (1966–1987). Li ricevis usonan, francan kaj germanan premiojn.

Li kreis bazan teorion pri ekonomia integriĝo en la 1960-aj jaroj.

Li edziĝis en 1960, baldaŭ li havis 2 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Építőipari önköltségvizsgálat (1956)
  • The Hungarian Experience in Economic Planning (1959)
  • The Theory of Economic Integration (1961; 4-a eldono en 1982; japane: 1963; hispane: 1964; portugale: 1964; ĉeĥe: 1966)
  • Changing Patterns in Foreign Trade and Payment (1965; 3-a eldono: 1978)
  • The Newly Industrializing Countries in the World Economy (1981; 2-a eldono: 1983; france: 1983)
  • New Directions in the World Economy (1989, 1991)

Memorigiloj redakti

  • efiko "Balassa–Samuelson" (signifa ekonomia nocio)

Fontoj redakti