BARÁTH Béla [pr. ba:ra:t] estis rumanuja hungara bibliotekisto, bibliografo naskiĝinta en Budapeŝto la 3-an de novembro 1893 kaj mortinta en Kluĵo la 16-an de junio 1977.

Kariero redakti

Béla Baráth inter 1912 kaj 1940 estis teologia profesoro en Alba Iulia kaj en jaroj 1940–42 en Koloĵvaro. Ekde 1928 ĝis 1942 li estis ankaŭ direktoro de la Biblioteko Batthyaneum. Li esploris la prapresaĵojn de Transilvanujo kaj publikis en Erdélyi Tudósító kaj Erdélyi Múzeum. Li estis kunlaboranto de la kunmetado de prapresaĵbibliografio internacia Gesamtkatalog der Wiegendrucke.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon