Béla Barlai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Barlai Béla estis hungara-germana inĝeniero, altlerneja instruisto. Lia familia nomo estis Neuherz ĝis 1904. Lia filo estis Ervin Barlai.

Béla Barlai
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1870 (1870-10-02)
en Mosonszolnok
Morto 20-an de novembro 1921 (1921-11-20) (51-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akademiulo • metala inĝeniero
vdr

Béla Barlai [1] naskiĝis la 2-an de oktobro 1870 en Mosonszolnok, li mortis la 20-an de novembro 1921 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Béla Barlai apartenis al la germana minoritato en Hungara reĝlando. Li frekventis ekleziajn gimnaziojn en Győr, Vác kaj Kecskemét, poste li akiris metalurgian diplomon en Akademio de Selmec en 1896 (inter 1894-1896 li faris la praktikajn laborojn en diversaj fandejoj). Post la diplomo li laboris 3 jarojn en diversaj metalurgiaj objektoj. En 1899 li ekinstruis en la akademio, en 1904 li estis nomumita eksterordinara profesoro, en la sekva jaro publika ordinara profesoro aŭ katedrestro. Intertempe en 1902 li doktoriĝis el kemio en Universitato Ferenc József. Inter 1906-1908 li establis metalurgian laboratorion en la akademio. En la sekvaj jaroj li ne nur instruis, sed li vizitis la ferajn-ŝtalajn metalurgiajn objektojn en Svedio, Norvegio, Belgio, Lotaringio, Luksemburgo. Li estis ankaŭ dekano, poste rektoro inter 1912-1914. Li ricevis la rangon mina ĉefkonsilisto en 1916. Post la 1-a mondmilito li translokiĝis al rest-Hungario.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A vaskohászat kézikönyve. I. A vas metallurgiai chemiája és a vaskohászati salakok. (1909)
  • A vaskohászat kézikönyve. II. Tüzeléstan. (1912)
  • A m. kir. Bányászati és erdészeti főiskola vaskohászati kísérleti laboratóriuma (1913)
  • A gazdaságosság érvényesítése az állami vasgyárak üzemeiben (1915)

Fontoj redakti