Béla Bodonyi [bodonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bodonyi Béla estis hungara aktoro, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Fleischer [flejŝer] ĝis 1904.

Béla Bodonyi
Béla Bodonyi
Béla Bodonyi
Persona informo
Naskonomo Fleischer Béla
Naskiĝo la  1-an de oktobro 1884(nun 1884-10-01)
en Csonoplya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto 3-an de decembro 1971 (1971-12-03)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoroteatrestro
vdr

Béla Bodonyi[1][2] naskiĝis la 1-an de oktobro 1884 en Csonoplya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Ĉonoplja en Serbio), li mortis la 3-an de decembro 1971 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Béla Bodonyi lernis en Pécs kaj Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Teatra Akademio en 1906. Li komencis sian aktoran karieron en teatra trupo de József Nádassy en Sopron (1907-1911), poste li apartenis al alia trupo en Pécs, pli poste al Albert Kövessy, fine al Géza Sebestyén (aktoro). Inter 19201925 li estis teatrestro de unuigitaj teatrejoj Sopron–Győr-Szombathely, poste li forlasis la profesion. Tamen inter 1952-1962 kaj 1968-1971 li estis aktoro de Nacia Teatro (Budapeŝto). Li edziĝis en 1911.

Liaj teatraj roloj (elekto) redakti

Liaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Az utolsó bohém (1913) - riĉulo
  • A csúnya fiú (1918)
  • A tanítónő (1945)
  • Katonazene (1961)
  • Földindulás (televizia filmo, 1970)

Fontoj redakti

Referencoj redakti