Béla Csákány (matematikisto)
Béla Csákány [ĉAkAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csákány Béla estis hungara matematikisto, altlerneja instruisto.
Béla Csákány | |
---|---|
Béla Csákány | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de septembro 1932 en Karcag |
Morto | 13-an de marto 2022 (89-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Moskva Ŝtata Universitato • Scienca Universitato de Szeged |
Okupo | |
Okupo | matematikisto |
TTT | |
Retejo | http://www.math.u-szeged.hu/portal/index.php?option=com_content&task=view&id=47&Itemid=1&Tanszek_id=5 |
Béla Csákány[1] naskiĝis la 18-an de septembro 1932 en Karcag, li mortis la 13-an de marto 2022.
Biografio redakti
Béla Csákány maturiĝis en gimnazio en Gyula, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1955. Post siaj studoj li komecis instrui samloke. Inter 1958–1961 li estis aspiranta studento en Lomonosov Universitato, en 1962 li kandidatiĝis kaj atingis la instruan rangon lektoro. Post 2 jaroj li iĝis docento, ekde 1976 profesoro, inter 1968–1993 katedrestro, inter 1969-1972 vicrektoro, inter 1985-1990 rektoro en Szeged. Intertempe en 1975 li doktoriĝis (DSc), fine ekde 2002 li instruis en emerita statuso. Li okupiĝis plejparte pri la abstrakta algebro. Li ricevis premiojn ekde 1957. Li havis edzinon, kiu naskis gefilojn.
Lia disertaĵo redakti
- A Malcev-típusú tulajdonságok és alkalmazásaik (1975)
Elektitaj volumoj redakti
- Diszkrét matematikai játékok (1998, 2005)
- Kis matematikai szintézis (2003)
Elektitaj artikoloj redakti
- Primitive Klassen von Algebren, die zu Klassen von Halbmoduln und Moduln (1963)
- Varieties of modules and affine modules (1975)
- On conservative minimal operations (1986)
- Algebras whose subalgebras and reducts are trivial, with Kearnes (1997)
- A form of the Zermelo-von Neumann theorem under minimal assumptions (2002)