Malfermi la ĉefan menuon

DIÓSY Béla (dio:si) estis hungara muzikkritikisto naskita en Nagyvárad la 30-an de januaro 1863 kaj mortinta en Budapeŝto la 19-an de aprilo 1930.

KarieroRedakti

Béla Diósy laboris ekde 1888 kiel kunlaboranto ĉe la gazetoj Neues Pester Journal kaj Politisches Volksblatt, de 1921 de la gazeto Pesti Hírlap. De 1915 li estis instruisto de la muziklernejo Nemzeti Zenede, de 1924 de la Muzikarta Altlernejo. Li estis redaktoro de la almanako Ungarischer Künstler Almanach (Bp., 1929). Lia edzino estis la operkantistino Berta Handel; lia filino estis la operkantistino Edit Diósy. Li verkis ankaŭ poemojn, rakontojn kaj unu komediaĵon.

FontoRedakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon