Béla Egyed

hungara kuracisto

EGYED Béla [edjed] estis hungara kuracisto, kirurgo naskita la 10-an de junio 1911 en Deĵo kaj mortinta la 14-an de junio 1990 en Budapeŝto.

Béla Egyed
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1911 (1911-06-10)
en Dej
Morto 14-an de julio 1990 (1990-07-14) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater "King Ferdinand I" University • Marxizmus-Leninizmus Esti Egyetem
Parencoj Zoltán Egyed
Okupo
Okupo kuracisto • kirurgo
vdr

Biografio redakti

La mezlernejon Béla Egyed finis en Deĵo kaj Besztercebánya. Li havigis diplomon en la Universitato Kluĵo en 1937. Unue li estis praktikanto en la kliniko pri kirurgio en Kluĵo, poste ekde 1939 adjunkto en la Ŝtata Malsanulejo de Târgu Mureş. Ekde 1945 li vivis en Budapeŝto. Li estis helpkuracisto en la kirurgiejo pri akcidentoj de Malsanulejo Koltói Anna en Budapeŝto. Inter 1952-56 li estis ĉefkuracisto de la Instituto pri Postkuracado pro Akcidentoj. En 1964 li estis fakkonsilanto pri kirurgio en Vietnamio. Ekde 1949 li ankaŭ instruis en universitato. Li estis ĉefsekretario de Hungara Kirurgia Konsilantaro. Liaj libroj aperis en angla, franca, kaj germana lingvoj. Oni distingis lin kun Memorplakedo Semmelweis (1976).

Pli gravaj verkoj redakti

  • A korszerű égéskezelés (Bp., 1952);
  • A sajkacsonttörések (Bp., 1957);
  • A baleseti sérültek munkarehabilitációjának újabb szempontjai (Bp., 1962);
  • A traumatológiai rehabilitáció elvi és szervezési kérdései (kun Gyula Peer, Bp., 1963);
  • Traumatológia 2-3. partoj (Bp., 1963);
  • Mozgásszervi sérültek rehabilitációja (Bp., 1983).

Fontoj redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon