Béla Hetényi
Béla Hetényi [hetEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Hetényi József Béla estis hungara aktoro, infana aktoro.
Béla Hetényi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de oktobro 1853 en Szeged |
Morto | 19-an de decembro 1922 (69-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Béla Hetényi (en) |
Frat(in)oj | Amália Hetényi (en) , Antónia Hetényi, Laura Hetényi (en) , Elemér Hetényi kaj Jozefa Hetényi (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Béla Hetényi[1] naskiĝis la 23-an de oktobro 1853 en Szeged, li mortis la 19-an de decembro 1922 en Pécs.
Biografio
redaktiBéla Hetényi devenis el aktora dinastio, li frue debutis kiel infana aktoro en teatra kompanio de sia avo József Hetényi en Pécs. Jam kiel plenkreskulo li estis membro de pluraj migraj teatraj kompanioj, ekzemple Jakab Gerő (1871), Antal Bokody (1873), Károly Mosonyi (1874), Teatro de Kolozsvár (1875–1877). Inter 1878–1909 li estis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto) escepte la teatran jaron 1883 (tiam li apartenis al Teatro de Szeged). Li verkis ankaŭ teatraĵojn kaj li pensiuliĝis en 1909.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - Benvolio; Montague
- Gergely Csiky: Mukányi - Szerédi
- Ferenc Herczeg: Bizánc - Tamás
- Henrik Ibsen: A népgyűlölő - Hovstad
- Gerhard Hauptmann: Crampton mester - Milius
- Johann Wolfgang von Goethe: Faŭsto - Bálint
- Ede Szigligeti: II. Rákóczi Ferenc fogsága - duko de Hesio
Liaj teatraĵoj (elekto)
redakti- A nihilisták (muzika teatraĵo, kunaŭtoro, prezentita en 1881)
- Érdek nélkül (komedio, prezentita en 1885)
- A zálogházban (komedio, prezentita en 1888)