Béla Inkey [inkei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Inkey Béla estis hungara geologo, agrogeologo, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1887).

Béla Inkey [1] naskiĝis la 1-an de decembro 1847 en Hungara reĝlando, en Pozono (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 31-an de aŭgusto 1921 en Szombathely.

Biografio redakti

Béla Inkey frekventis universitatojn en Pest (urbo) kaj Pozsony. Li eklaboris en la ministerio, sed post monatoj li plulernis en Freiberg kaj en 1874 li ricevis diplomon pri geologio. Komence li faris geologiajn esplorojn enlande, poste en Serbio, Grekio, Osmana Imperio, Albanio. En 1891 li okupiĝis pri geologio rilate al agrario en Germanio. Hejmenveninta kiel ĉefgeologo faris la saman laboron.

Verkaro (elekto) redakti

  • A székesfehérvár-velencei hegység granit- és trachyt-nemű kőzetei, (1875)
  • Román és magyar geológiai fölvételek a két ország határhegységében, (1885)
  • Alföldi talajtanulmányok, (1893)
  • The ghost of Rouveray and other stories, (1904)
  • A magyarországi talajvizsgálatok története, (1915)

Fontoj redakti