ISSEKUTZ Béla (iŝekuc) estis hungara kuracisto, kuracilesploristo, akademiano, laŭreato de Kossuth-premio. Li naskiĝis en: Kőhalom la 31-an de januaro 1886 kaj mortis en Budapeŝto la 31-an de julio 1979. Li estis la filo de farmacistkuracisto Hugó Issekutz.

Béla Issekutz
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1886 (1886-01-31)
en Rupea
Morto 31-an de julio 1979 (1979-07-31) (93-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Francisko-Jozefo
Familio
Patro Hugó Issekutz
Infanoj Lívia Issekutz • Béla Issekutz
Okupo
Okupo apotekisto • kemia inĝeniero • historiisto de scienco
vdr

Biografio redakti

Béla Issekutz finis la medicinon en la Universitato de Koloĵvaro kaj tie li eklaboris de 1907 en la Instituto de Farmakologio. Li doktoriĝis en 1908. De 1914 li iĝis universitata privatprofesoro, en 1919 universitata profesoro por unu jaro en Kolozsvár, poste en Szeged. Li organizis tie la katedron de farmakologio. En 1928 li iĝis rektoro. De 1937 li instruis en la Universitato Pázmány Péter en Budapeŝto, de 1939 kiel katedrestro. Li estis profesoro, katedrestro, direktoro de la Instituto Farmakologia de Medicinscienca Universitato (pli poste Semmelweis). Li estis ekiriginto de la moderna kuracilesplorado en Hungario. Li produktis plurajn kuracilojn. Li malkovris la efikmekanismon de insulino kaj tiroksino. Lia libro pri la kemoterapio de kancero aperis en 1969 kaj lia monografio pri la historio de kuracilesplorado en 1971 en angla kaj germana lingvoj.

Verkoj ĉefaj redakti

  • Gyógyszertan és gyógyítás (univ. lernolibro, I-III, Bp., 1959-60);
  • Gyógyszerrendelés (kun Issekutz Lívia, Bp., 1969, 1979).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon [1]