Béla Iványi-Grünwald (historiisto)

IVÁNYI-GRÜNWALD Béla [iva:nji-grynvald] estis hungara historiisto, radioredakroro. Li naskiĝis en Nagybánya la 2-an de marto 1902 kaj mortis en Londono la 22-an de januaro 1965. Li estis la filo de pentristo Béla Iványi-Grünwald.

Kariero redakti

Béla Iványi-Grünwald doktoriĝis en la Universitato de Budapeŝto en 1927. En 1928–29 li faris arkivejajn esplorojn en Instituto de Hungara Historiesplorada de Vieno. Inter 1929 kaj 1939 li estis scienca oficisto de la Arkivejo de Hungara Nacia Muzeo. De 1935 li estis universitata privatprofesoro. De junio 1939 li vojaĝis kiel stipendiulo en Londonon antaŭ de hitlerismo. Inter 1941 kaj 1944 li gvidis la kontraŭhitleran hungarlingvan radiodisaŭdigon de la brita radio BBC. Li estis post 1944 sekciestro de la sama radio. Li estis kunlaboranto de hungarlingvaj gazetoj Irodalmi Újság de Parizo, de Új Látóhatár de Munkeno de Szemle de Bruselo.

Libroj redakti

  • Széchenyi magánhitelügyi koncepciójának szellemi és gazdasági előzményei és következményei a rendi Magyarországon 1790–1848 (Pécs, 1927);
  • A legújabb kor története (la 4-a volumo de la Universala Historio red. de Hóman–Szekfű–Kerényi, Bp., 1937);
  • Route to Potsdam 1939–45 (Allan Bell-lel, London, 1945).

Fonto redakti