Béla Jenő Cholnoky
Béla Jenő Cholnoky [ĉolnoki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cholnoky Béla Jenő (ofte pli mallonge Cholnoky Béla) estis hungara botanikisto, algologo, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis csolnokossi [ĉolnokoŝi], lia patro estis Jenő Cholnoky, lia frato estis Tibor Cholnoky.
Béla Jenő Cholnoky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de junio 1899 en Budapeŝto |
Morto | 5-an de februaro 1972 (72-jaraĝa) en Pretorio |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Familio | |
Patro | Jenő Cholnoky |
Frat(in)o | Tibor Cholnoky |
Okupo | |
Okupo | botanikisto universitata instruisto phycologist (en) |
Béla Jenő Cholnoky[1] naskiĝis la 27-an de junio 1899 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de februaro 1972 en Pretorio.
Biografio
redaktiBéla Jenő Cholnoky maturiĝis en gimnazio en Kolozsvár en 1917, poste li studis 2 jarojn en Scienca Universitato Ferenc József, poste pro alveno de la rumana armeo en Teknikuniversitato József, fine li akiris pedagogian diplomon en 1923, filozofian diplomon en la sekva jaro en Scienca Universitato Ferenc József (Szeged). Inter 1921-1924 li estis asistanto en la universitata instituto, poste li laboris en firmao pri semoj (1924–1936), pli poste en alia firmao (1936–1944). Li havis ankaŭ privatan laboratorion en Szeged. Depost la 2-a mondmilito li disidis kaj li havis postenon en Enkhuizen inter 1946–1952, fine li estis docento en universitato de Pretorio, samtempe hidrobiologo de instituto (1952–1972). Li okupiĝis plej ofte pri diatomeoj. Li havis edzinon.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Adnotationes criticae ad floram Bacillariearum Hungariae. 1–4. (1921–1925–1927–1929)
- Adatok a Bacillarieák coloniáinak ismeretéhez (1924)
- Über Kern- und Zellteilung des Diatoma vulgare Bory (1927)
- Hívatlan fürdővendégek (1935)
- Vergleichende Vitalfärbungsversuche an Hochmooralgen (kunaŭtoro, 1950)
- Beiträge zur Kenntnis der Diatomeenflora von Natal (monografio, 1960)
- Die Diatomeenassoziationen der Santa-Lucia-Laguna in Natal (monografio, 1968)
- Bacillariophyceae from the Bangweulu Swamps (1970)