Béla Klimkovics [klimkoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Klimkovics Béla, slovake Vojtech Klimkovič estis hungara-slovaka pentristo, instruisto, muzeestro. Lia frato estis Ferenc Klimkovics.

Béla Klimkovics
memportreto de Béla Klimkovics
memportreto de Béla Klimkovics
Persona informo
Naskonomo Klimkovics Béla
Naskiĝo la  24-an de marto 1833(nun 1833-03-24)
en Hungario Kassa (Habsburga Imperio, Hungara reĝlando)
Morto la 10-an de februaro 1885
en Hungario Kassa
Lingvoj slovakahungaraaŭstra-germana
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Ignác Klimkovič
Frat(in)oj Ferenc Klimkovics • Florián Klimkovič • Gabriel Klimkovič
Okupo
Okupo pentristo • ilustristopedagogoinstruisto • muzeologo
vdr
Béla Klimkovics pentrita de Gyula Benczúr

Béla Klimkovics [1] Arkivigite je 2018-04-01 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 24-an de marto 1833 en Kassa (Hungara reĝlando nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 10-an de februaro 1885 en Kassa.

Biografio redakti

Béla Klimkovics frekventis lernejon en sia naskiĝurbo, poste li studis en arta akademio en Vieno inter 1851-1853. Lia ĉefinstruisto estis Ferdinand Georg Waldmüller, sed li lernis ankaŭ hejme de sia patro. Hejmenveninta li establis privatan pentristan lernejon. Inter 1861 kaj 1885 li instruis en mezlernejo. En 1872 li establis artan muzeon, poste li estis ties unua muzeestro. Nuntempe tiu muzeo estas la Slovaka Nacia Galerio. Li pentradis portretojn, pejzaĝojn, ĝenrojn, altarajn bildojn.

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Kassa (vidu la suban bildon!)
  • Adamo kaj Eva (vidu la suban bildon!)
  • Maljuna virina kapo (vidu la suban bildon!)
  • Maljuna virina kapo (vidu la suban bildon!)
  • Beszélgetők
  • Rákóczi Rodostóban
  • Venus
  • Puttók gyümölccsel
  • Kassa látképe
  • A műutazók
  • A libapásztornő
  • Kovács a falu végén
  • A gyalogposta A szüret
  • Kút a falu végén
  • Ki a legény a csárdában?

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti