Béla Kovács (klarnetisto)

Béla Kovács [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Béla estis hungara klarnetisto, komponisto, altlerneja instruisto. Lia edzino estas Adél Orosz (baletisto).

Béla Kovács
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1937 (1937-05-01)
en Tatabánya
Morto 7-an de novembro 2021 (2021-11-07) (84-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Adél Orosz (baletisto)
Okupo
Okupo klarnetisto • muzikinstruisto • komponisto • universitata instruisto
vdr

Béla Kovács [1] naskiĝis la 1-an de majo 1937 en Tatabánya kaj mortis la 7-an de novembro 2021.

Biografio redakti

Béla Kovács komencis studi unue pianludon, poste klarnetludon en muziklernejo en sia naskiĝurbo inter 1946-1951. Li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1956. Post siaj studoj li estis klarnetisto en Budapeŝta Ŝtata Operejo, same en filharmonia orkestro en Budapeŝto ĝis 1981. Intertempe en 1975 li ekinstruis en la Muzikarta Altlernejo, poste ankaŭ en Graz ekde 1989 kaj en Udine en 2004. En tiu longa periodo li partoprenis enlande kaj eksterlande en koncertoj. Li ricevis premion Kossuth en 1988, pli frue kaj poste aliajn premiojn.

Li edziĝis en 1962, filino naskiĝis en 1965, filo en 1972.

Elektitaj lernolibroj redakti

  • Mindennapos skálagyakorlatok klarinétra (1979)
  • Klarinétozni tanulok – I. (1983)
  • Klarinétozni tanulok – II. (1986)

Elektitaj komponaĵoj, plej ofte parafrazoj redakti

  • Hommages á J.S. Bach (por sola klarneto)
  • Salute,signore Rossini! (por klarneto kaj piano)
  • Greetings from he Balkan (por 2 klarnetoj kaj piano)
  • Armenian lament and dance (por aldosaksofono kaj piano)

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-07-11. Alirita 2019-07-11.