LASZLÓ Béla (pro. laslo:) estis rumania hungara/hungara poeto, ĵurnalisto naskita en Székelyudvarhely la 24-an de aprilo 1909 kaj mortinta en Budapeŝto la 28-an de septembro 1980.

Béla László
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1909 (1909-04-24)
en Odorheiu Secuiesc
Morto 28-an de septembro 1980 (1980-09-28) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalisto • poeto
vdr

Biografio redakti

Béla László debutis kiel ĵurnalisto en Kluĵo, inter 1936 kaj 1940 li estis redaktoro de la gazeto Ellenzék. De 1940 ĝis 1944 li laboris kiel stenografisto, redaktoro de Koloĵvaro de la Magyar Távirati Iroda (Hungara Telegrafoficejo). Li estis kunlaboranto de Endre Bajcsy-Zsilinszky. Ĝis 19-a de marto 1944 li estis militraportisto de la lunda politika gazeto Független Magyarország. En 1944-1945 li estis redaktoro de la gazeto Világosság de Kluĵo, en jaroj 1945-1952 redakcisekretario de la ĵurnalo Igazság, de 1955 redakcia ĉefsekretario de Igazság, Művelődés, de 1957 de Korunk. Li estis kunlaboranto de Utunk, Új Élet, Előre. Li debutis kiel poeto en Brassói Lapok (1928). Li publikis rakontojn en Erdélyi Helikon (1941).

Fonto redakti