Béla Mauritz
Béla Mauritz [maŭric], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mauritz Béla estis hungara mineralogo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1923).
Béla Mauritz | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de majo 1881 en Košice |
Morto | 15-an de februaro 1971 (89-jara) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | mineralogo • universitata instruisto • geologo |
Béla Mauritz [1] naskiĝis la 3-an de majo 1881 en Hungara reĝlando en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio). Li mortis la 15-an de februaro 1971 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Béla Mauritz frekventis universitaton en Budapeŝto, poste en 1902 li eklaboris samloke en la universitato. Inter 1905-1910 helpe de stipendio li plulernis en Heidelberg, Lejpcigo, Dresdeno, Vieno. Hejmenveninta li pluinstruis, en 1911 li ricevis la rangon privata profesoro. En 1943 li estis rektoro. Li doktoriĝis en 1957. Li okupiĝis precipe pri vulkanaj mineraloj.
Verkaro (elekto)Redakti
- A Mátra hegység eruptív kőzetei (1909)
- A kristálytan története (1911) - kunaŭtoro
- A Föld. A Természet Világa (La Tero. Mondo de Naturo), (1939)
- Ásványtan (I–II.) (Mineralogio), (1942) - kunaŭtoro
FontojRedakti
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2013-05-11 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto