Béla Pállik, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pállik Béla estis hungara pentristo, operkantisto.

Ŝafoj vintre pentrita de Béla Pállik
Béla Pállik
Béla Pállik
Béla Pállik
Persona informo
Naskonomo Pállik Béla
Naskiĝo 2-an de februaro 1845 (1845-02-02)
en Hungario Nagyszentmihály (Hungara reĝlando)
Morto 27-an de julio 1908 (1908-07-27) (63-jaraĝa)
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • operkantisto
vdr

Béla Pállik [1] naskiĝis la 2-an de februaro 1845 en Nagyszentmihály (Hungara reĝlando, nuntempa Michalovce en Slovakio), li mortis la 27-an de julio 1908 en Budapeŝto (Hungara reĝlando).

Ŝafoj pentrita de Béla Pállik

Biografio redakti

Béla Pállik frekventis lernejon komence en sia naskiĝurbo, poste en Ungvár, kie li ofte desegnadis. Li lernis pentradon en Pest (urbo), kie por vivteni sin li kopiis pentraĵojn, poste pentris portretojn. En 1863 li pentris freskojn en Kastelo de Várpalota. Inter 1867 kaj 1871 helpe de mecenatoj li lernis pentradon en akademio en Vieno, poste en simila lernejo en Munkeno. Li pentradis plej ofte ŝafojn. Li hejmenvenis en 1874 kiel signifa pentristo pri portretoj kaj bestoj. En Újpest li eĉetis forlasitan preĝejon, kiun li trakonstruis al ateliero. Post la oftaj pentradoj liaj okuloj laciĝis, tial li komencis kantadi. En 1883 li vendis la atelieron kaj li estis operkantisto en Dortmund, Düsseldorf, Kolonjo, Berlino kaj Vajmaro. Post 2 jaroj liaj okuloj resaniĝis kaj en Düsseldorf li denove pentradis. En 1887 li hejmenvenis al Tata (Hungario), kie li ricevis atelieron. En 1890 lia pentraĵo en Parizo ricevis „Mention honorable”.

 
Géza Mészöly pentrita de Béla Pállik

Elektitaj pentraĵoj redakti

Ekspozicio redakti

 
Fresko pentrita de Béla Pállik

Fontoj redakti