Béla Rácz (advokato)

advokato

Béla Rácz [rAc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rácz Béla estis hungara advokato, politikisto, ĵurnalisto. Lia origina familia nomo estis Katz ĝis 1919.

Béla Rácz
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1886 (1886-07-02)
en Berettyóújfalu
Morto 19-an de oktobro 1945 (1945-10-19) (59-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj hungararusaangla
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalisto • pledadvokato
vdr

Béla Katz[1] naskiĝis la 2-an de julio 1886 en Berettyóújfalu, li mortis la 19-an de oktobro 1945 en Londono.

Biografio redakti

Béla Rácz devenis el juda familio[2]. Li akiris juran diplomon en Reĝa Jura Akademio (Nagyvárad), poste li malfermis advokatan atelieron en la sama urbo. Tiutempe li aliĝis al la socialdemokratoj kaj redaktis ties gazeton. Dum la kalistefa revolucio li estis estro de Bihar (historia departemento), same dum Hungara Sovetrespubliko. En aprilo la rumana armeo okupis la regionon, tial Rácz rifuĝis al Budapeŝto, kie li ricevis gvidantajn postenojn. Depost ĉeso de la sovetrespubliko komence li kaŝiĝis, en 1921 li rifuĝis al Vieno. Li estis tie ĵurnalisto de TASS ĝis Anschluss, poste li rifuĝis al Londono.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Vörösök és fehérek 70 év előtt. Az 1848/49-iki magyar ellenforradalom (1920)
  • Kereszténység és rabszolgaság (1922)

Fontoj redakti

Referencoj redakti