Béla Radnai (stenografisto)
Béla Radnai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Radnai Béla estis hungara stenografisto, instruisto, lernejestro, kolektisto de artaĵoj. Lia origina nomo estis Röszner Béla Alajos.
Béla Radnai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Röszner Béla Alajos |
Naskiĝo | 8-an de novembro 1891 en Cegléd |
Morto | 1-an de novembro 1962 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 1-1-103/104 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1909–1913) ![]() |
Memorigilo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | instruisto stenografiisto ![]() |

Béla Radnai[1] naskiĝis la 8-an de novembro 1891 en Cegléd, li mortis la 1-an de novembro 1962 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiBéla Radnai maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1909, samtempe li akiris diplometon pri stenografio. Li instruis stenografion en gimnazio inter 1909-1914. Li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1914. Dum la 1-a mondmilito li batalis, eĉ li vundiĝis, preskaŭ mortis. Inter 1922 kaj 1961 li estis lernejestro. Li ellaboris la unuecan hungaran stenografian sistemon, li ankaŭ redaktis stenografian revuon. En 1961 li pensiuliĝis. Ekde la 1930-aj jaroj li komencis kolekti nuntempajn artaĵojn, eĉ li mebriĝis en Societo Szinyei Merse Pál. Lia kolektaĵo estis deklarita privata protektita valoro kaj estas videbla en Győr.
Li ricevis oran medalon en 1913. Li vidviĝis en 1949, en la sekva jaro li denove edziĝis.
Elektitaj libroj
redakti- Az egyszerű gyorsírás tankönyve (1912, ĝis 1927 7 eldonoj)
- A gyorsírás elmélete (1914)
- Az egységes magyar gyorsírás tankönyve (1-3, 1927-1928)
- Az egységes magyar gyorsírás tanításának módszere (1931)
- A modern gyorsírások fejlődési irányai (1934)
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Budapeŝto