Béla Sárfalvi
Béla Sárfalvi [ŝArfalvi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sárfalvi Béla estis hungara geografo, profesoro.
Béla Sárfalvi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de decembro 1925 en Magyaróvár |
Morto | 29-an de februaro 2000 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | geografo |
Béla Sárfalvi [1] naskiĝis la 1-an de decembro 1925 en Magyaróvár. Li mortis la 29-an de februaro 2000 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Béla Sárfalvi akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1950. Post siaj studoj li laboris en la universitata geografia instituto. Inter 1953 kaj 1967 li laboris en la akademia geografia instituto, poste li instruis en la menciita universitato. En 1988 li estis nomumita universitata profesoro.
Elektitaj kontribuoj redakti
- A Föld és az ember (La Tero kaj la homo), (1964)
- A mezőgazdasági népesség csökkenése Magyarországon (Malpliiĝo de la kamparanoj en Hungario), (1965)
- Magyarország népességföldrajza (Bp., 1991)
- Európa regionális földrajza (Regiona geografio de Eŭropo), (1994, 2000) - studenta lernolibro