Béla SCHIFF [ŝif] estis rumania hungara-germana ĵurnalisto, lokhistoriisto. Li naskiĝis en Temeŝvaro la 10-an de marto 1897 kaj mortis samloke la 18-an de septembro 1950.

Kariero redakti

Béla Schiff pristudis filozofion en Kluĵo, sed ne akiris diplomon, li fariĝis ĵurnalisto en sia naskiĝurbo. En 1918 li estis unu el fondintoj kaj kunlaboranto de Temesvári Újság kaj de Die Zeit (pli poste Der Morgen) ĝis somero 1920. En 1921–22 li estis respondecredaktoro de A Hét, de oktobro 1921 ĝis 1924 de bilda revuo Ifjúság. En 1933 li estis respondecredaktoro de Katolikus Munkáslap. Li laboris en redakcioj de Schwäbische Volkpresse, Bánáti Hírlap, Temesvári Hírlap. En 1920–30-aj jaroj li estis interna kunlaboranto, redaktoro, raportisto de Temeswarer Zeitung, poste kunlaboranto de ­Erdélyi Lapok de Oradea kiel raportisto el Temeŝvaro. En 1944 li estis internita en Târgu Jiu, kie li kontribuis al aperigo de unu ekzemplera gazeto Rab Szocialista.

Libroj redakti

  • May Károly: Feltámadás (tradukaĵo, Tv. 1922); Die 150-jährige Temeswar–Josefstädter Pfarre (sl. 1925); Die letzte Belagerung Temesvárs (sl. 1929); Unser Alt-Temesvár (uo. 1937); A Temesburg név a történelem tükrében (Lugos 1941); Régi idők, régi emberek (Kv. 1941).

Fonto redakti