Béla Simon (dentkuracisto)

SIMON Béla (ŝimon) estis hungara dentkuracisto. Li naskiĝis en Sibio la 20-an de marto 1892 kaj mortis en Budapeŝto la 28-an de decembro 1965.

Béla Simon
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1892 (1892-03-20)
en Sibiu
Morto 28-an de decembro 1965 (1965-12-28) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Edz(in)o Anni Dobos
Okupo
Okupo dentisto
vdr

Biografio redakti

Simon akiris diplomon de kuracisto en Budapeŝto en 1915. Inter 1919 kaj 1926 li estis asistanto de la Stomatologia Kliniko. En 1926 oni perfektigis lin privatprofesoro, en 1943 li ricevis titolon de eksterordinara profesoro. Ekde 1932 li estis ĉefkuracisto de la dentistsekcio de la Apponyi Albert-Polikliniko. Inter 1937 kaj 1940 li estis ĉefredaktoro de la fakrevuo Stomatológiai Közlöny.

Verkoj ĉefaj redakti

  • Fogorvosi röntgendiagnosztika (Bp., 1923);
  • Foggyógyászat (Bp., 1930);
  • A fogeltávolítás műtéttana (Bp., 1934):
  • Stomatológiai diagnosztika (Bp., 1942);
  • Hibák a fogorvosi gyakorlatban (kun Kemény Imre – Rehák Rudolf kaj Varga István, Bp., 1961).

Literaturo redakti

  • Huszár György: A magyar fogászat története (Bp., 1965);
  • Prof. Dr. S. B. (Nekrológ, Fogorv. Szle, 1966. 59. sz.)

Fonto redakti