Béla SOLT [ŝolt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Solt Béla estis hungara inĝeniero, profesoro. Lia origina familia nomo estis Spissák.

Béla Solt
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1877 (1877-02-12)
en Smolník
Morto 2-an de februaro 1958 (1958-02-02) (80-jaraĝa)
en Sopron
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Akademio de Selmec
Okupo
Okupo metala inĝeniero
vdr

Béla Solt [1] naskiĝis la 12-an de februaro 1877 en Hungara reĝlando en Szomolnok (nuntempa Smolník (distrikto Gelnica) en Slovakio). Li mortis la 1958 en Sopron.

Biografio redakti

Béla Solt frekventis gimnazion en Rozsnyó, poste li akiris diplomon en akademio pri minejoj kaj arbaroj de Banská Štiavnica en 1903. Post siaj studoj li havis postenon en la proksimaj minejoj. En la jaro 1911 li instruis en la akademio, poste ĝis 1914 li plulernis en Zuriko helpe de stipendio. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato, poste militkaptito. Hejmenveninta en 1918 li instruis plu, sed en la sekva jaro li sekvis la rifuĝintan akademion al Sopron. En 1920 li estis nomumita katedrestro, en 1923 altlerneja ordinara profesoro, inter 1927 kaj 1929 dekano. En 1946 li pensiuliĝis, sed en la studjaro 1956 li denove instruis, ĉar post falo de la Hungara revolucio de 1956 preskaŭ ĉiuj lokaj profesoroj forlasis la landon.

Fontoj redakti