TIMÁR Béla [pr. tima:r] estis hungara aktoro naskiĝinta en Karánsebes la 3-an de aprilo 1873 kaj mortinta ?.

Kariero redakti

Timár aperis en 1890 en provincaj trupoj ĝis 1918 ĉe la direktoroj Sándor Dobó, Lajos Szalkai, Béla Fekete, Sándor Monori, Miklós Kunhegyi, Sándor Csóka, Imre Halmay, Béla Halasi, Gyula Molnár, Alfréd Halász, Ferenc Szabó. En 1918 li ludis en la trupo de László Neményi. Li elpaŝis ankaŭ en la teatroj de Budapeŝto. Lia edzino estis aktorino Ilona Riskó. La 12-an de aprilo 1940 oni solenis lian duonjarcentan jubileon. Gyula Bródy verkis poemon pri li ĉi-okaze.

Fonto redakti