Béla Tompa, laŭ hungarlingve kutima nomordo Tompa Béla estis hungara aktoro (bonvivanto), teatrestro. Liaj ĉiuj personaj nomoj estis Béla Kálmán Dániel. Lia patro estis Kálmán Tompa.

Béla Tompa
Persona informo
Naskonomo Tompa Béla Kálmán Dániel
Naskiĝo la  30-an de aŭgusto 1887(nun 1887-08-30)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 4-an de aŭgusto 1953
en Hungario Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Kálmán Tompa
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Béla Tompa [1] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1887 en Budapeŝto (laŭ alia informo la naskiĝmonato estas julio), li mortis la 4-an de aŭgusto 1953 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Béla Tompa debutis kiel aktoro en 1910 en Kecskemét. En la sekvaj jaroj li sekvis trupon de sia patro, ili ludis ĉefe en Kolozsvár kaj Nagyvárad. Ekde 1918 li havis rolojn en Teatro Belvárosi kaj aliaj malpli gravaj ĉefurbaj teatroj. Inter ambaŭ mondomilitoj li multe ludis por tiuj hungaroj, kiuj vivis jam minoritate en Rumanio, fine li transprenis la gvidadon de sia patro. Dum la 2-a mondmilito li apartenis al pluraj ĉefurbaj teatroj (Belvárosi, Nacia Teatro (Budapeŝto), Teatro Madách. En la teatra jaro 1940 li gvidis memstaran trupon al diversaj vilaĝoj. Resume li havis rolojn en 17 filmoj. Li dufoje edziĝis.

Elektitaj teatraj roloj redakti

  • Pál Ábrahám: Viktória - Miki
  • Schubert–Berté: Három a kislány - Tschöll

Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti

  • Böském (1914)
  • A vörösbegy (1921) – aktoro
  • Te csak pipálj, Ladányi! (1938) – gasto
  • Kettesben (1943) – ĝardenisto

Fontoj redakti