VÉCSEY Béla (ve:ĉei) hungara primetalurgia inĝeniero, kandidato pri teknikaj sciencoj (1952). Li naskiĝis en Fogaraŝo la 3-an de oktobro 1882 kaj mortis en Budapeŝto la 24-an de februaro 1965.

Béla Vécsey
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1882 (1882-10-03)
en Făgăraș
Morto 24-an de februaro 1965 (1965-02-24) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo metala inĝeniero
vdr

Biografio redakti

Béla Vécsey diplomon havigis en 1908 kaj de tiam li laboris en Diósgyőr en la ŝtata fer- ŝtalfabriko. En 1919 li iĝis direktoro de sekcio. La ŝtalfabrikon Hubert kaj Sigmund li evoluigis al internacia nivelo. En 1949 li iĝis unu el organizintoj de la Instituto Esplora pri Ferindustrio kaj estro de sekcio metalurgia.

Verkoj redakti

  • Vasötvözetek lassú edzésének gyakorlati jelentősége (Bány. és Koh. L. 1936);
  • Az alumínium vasércek redukálhatósága (Bány. és Koh. L. 1949);
  • A nitrogén mint acélötvöző elem (Bp., 1954).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]