Béla Vastagh
Béla Vastagh [vaŝtag], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vastagh Béla estis hungara notario. Lia nobela antaŭnomo estis alsó-torjai [alŝO-], lia patro estis György Vastagh (pentristo), liaj fratoj estis Géza Vastagh kaj György Vastagh, lia bofrato estis Balázs Kenyeres.
Béla Vastagh | |
---|---|
![]() Béla Vastagh en 1935 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de novembro 1864 en Ploiești |
Morto | 30-an de marto 1938 (73-jaraĝa) en Szentendre |
Familio | |
Patro | György Vastagh |
Frat(in)oj | Géza Vastagh • György Vastagh |
Béla Vastagh[1] naskiĝis la 4-an de novembro 1864 en Ploiești (Rumanio), li mortis la 30-an de marto 1938 en Szentendre.
Biografio Redakti
Béla Vastagh akiris juran diplomon kaj li estis notario en Szentendre. Li estis ankaŭ municipa deputito en la sama urbo. Li edziĝis antaŭ ol 1899, lia edzino naskis 2 filojn. Loĝejo de Béla Vastagh nun estas muzeo pri Margit Kovács.