Béla Vidovszky [vidovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vidovszky Béla estis hungara pentristo. Lia frato estis Kálmán Vidovszky.

Béla Vidovszky
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1883 (1883-07-02)
en Gyoma
Morto 6-an de februaro 1973 (1973-02-06) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, N-3614. fülke Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Busto pri Béla Vidovszky

Béla Vidovszky [1] Arkivigite je 2016-12-29 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 2-an de julio 1883 en Gyoma, li mortis la 6-an de februaro 1973 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Béla Vidovszky faris abiturienton en Békéscsaba, poste li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Desegnista Edukejo en 1905 (liaj instruistoj estis Imre Révész (pentristo) kaj Aladár Edvi Illés (pentristo), en la sama jaro li partoprenis en ekspozicio. Post la diplomo samloke li lernis pentroarton de Károly Ferenczy, poste helpe de stipendioj en 1908 en Munkeno, en la sekva jaro en Parizo. Hejmenveninta li apartenis al Artistkolonio de Szolnok. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato, poste armea pentristo. En 1924 li translokiĝis al Budapeŝto. Li ricevis ŝtatan premion en 1966. Resume li penris preskaŭ 2000 bildojn, ofte pejzaĝojn.

Elektitaj pentraĵoj

redakti
  • portreto pri Géza Gyóni (1902) - debuta pentraĵo
  • "Nyári reggel" (Somera mateno), 1937, premiita
  • "A gerendási búcsúból", 1941, premiita

Individuaj ekspozicioj

redakti
  • Békéscsaba, 1908, 1924, 1938, 1961
  • Budapeŝto, 1933
  • Gyomaendrőd, 1993, 1998, 1999

Memorigiloj

redakti
  • busto fare de Pál Pátzay (vidu la foton!)
  • memortabuloj en Békéscsaba, Gyomaendrőd kaj Budapeŝto

Fontoj

redakti