Béla Zorkóczy

hungara maŝinkonstrua inĝeniero

Béla Zorkóczy [zorkOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zorkóczy Béla estis hungara inĝeniero, profesoro.

Béla Zorkóczy [1] naskiĝis la 27-an de marto 1898 en Moson, li mortis la 18-an de novembro 1975 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Béla Zorkóczy estis soldato dum la 1-a mondmilito, li hejmenvenis el itala kaptiteco en 1919. Li akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1924. Post siaj studoj li studvojaĝis al Germanio, poste li estis asistanto en la menciita universitato. Ekde 1934 li havis ankaŭ altajn postenojn en diversaj fabrikoj. En 1950 li estis nomumita katedrestro en Pezindustria Teknika Universitato, en la sama jaro li eklaboris en esplora instituto pri feroindustrio. En 1957 li kandidatiĝis, en 1969 li pensiuliĝis.

Li ricevis premion Kossuth en 1956, post 2 jaroj alian premion. La Hungara Scienca Akademio donacis al li postmorte doktoriĝon en 1976.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A hegesztés technológiája és alkalmazásai (1930)
  • Anyagismeret bányakutató és -művelő hallgatók számára (1950) - studenta lernolibro
  • Entwicklung einer schweissbaren Mangan-, Titan-, Aluminium- legierten Stahlsorte St52i7 Ungarn (1958) - kun aliaj
  • Metallográfia és anyagvizsgálat (1968; 3-a eldono en 1975)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti