Bésame mucho

hispanlingva kanto, verkita je 1940 far Consuelo Velázquez
(Alidirektita el Bésame Mucho)

Bésame mucho estas fama kaj diversstile muzikita amkanto de la pli nova muzikhistorio. Ĝin komponis en 1941 la meksika komponistino Consuelo Velázquez, kiu ankaŭ verkis la tekston.

Historio redakti

La melodio de la amkanto tutmonde fama, Bésame mucho, citas temon de la hispana komponisto Enrique Granados (1867–1916). Li uzis ĝin komence en la pianopeco Quejas o la maja y el ruiseñor (eo.: ‚Lamentadoj aŭ: la junulino kaj la najtingalo‘) el la pianociklo Goyescas komponita en 1911, kies plej fama unuopaĵo ĝi estas. En 1915 li uzis la saman temon en sia samnoma dua opero Goyescas kiel Ario de la najtingalo. Sian eniron en la popularan muzikon la temo komencis, kiam Consuelo Velázquez en la jaro 1941 komponis la kanton Bésame mucho kaj ĝin provizis per propra teksto. „Kiam mi komponis la kanton en 1941, neniam mi ne jam estis kisinta; ĉio estis produkto de mia fantazio“, Velázquez iam mem diris dum intervjuo.

La rekantaĵo tekstas:

Bésame,
bésame mucho
como si fuera esta noche
la última vez
Bésame,
bésame mucho
que tengo miedo a perderte
perderte después

Kisu min,
Kisu min multe,
Kvazaŭ la amo finiĝus
por ni ekde nun.
Kisu min,
Kisu min multe,
ĉar mi ja timas vin perdi
Ne vidi vin plu.

Emilio Tuero surdiskigis la kanton kun kantistino Chela Campos kun ĉi tiu teksto por la meksika merkato. Ĉi tiun diskon ankaŭ radiostacioj en suda Usono ofte dissendis;[1] Sunny Skylar verkis pri la kanto anglalingvan tekston. Novjariĝon de 1943 al 1944 la unuaj novversioj de Jimmy Dorsey kaj Abe Lyman surmerkatiĝis kaj atingis, same kiel mallonge poste la versio de Andy Russell, bonan pozicion en la furorkanta ranglisto. La interpretaĵo de la bando de Dorsey kun la kantistoj Bob Eberly kaj Kitty Kallen estis unuaranga furoraĵo en Usono dum entute sep semajnoj. La kanto mondfamiĝis, sennombraj muzikistoj interpretis ĝin, kaj oni tradukis gin en pli ol 20 lingvojn. La franca translingvigo de la teksto devenas de Pascal Sevran kaj Serge Lebrail; la unuan franclingvan version kantis Tino Rossi en 1945. Ekzistas ankaŭ germanlingva adaptaĵo fare de Ralph Maria Siegel sub la titolo Tausendmal möcht’ ich dich küssen.

En 1999 la Reĝa Hispana Akademio distingis la en la historio plej ofte muzikatan kanton hispanlingvan.

Graveco redakti

Rimarkinda estas la muzika varieco, per kiu oni adaptis la kanton Bésame mucho dumpase de la jardekoj en multaj kultursferoj. La deveno el la opero popularigis la kanton same ĉe muzikistoj de la klasika kiel ankaŭ de la distromuziko. Krom tio ekzistas multaj instrumentmuzikaj versio, aparte por gitaro kaj piano. La rapideco etendiĝas je tio ekde malrapida balado ĝis mezrapidaj versioj. La peco ankaŭ establiĝis kiel ĵaza normkanto.

Jen selekto de la plej interesaj interpretaĵoj:

Referencoj redakti

  1. Komp. Billboard 6-an de novembro 1943

Eksteraj ligiloj redakti