Bóbr [elparolu: bubr] (ĉeĥe Bobr, germane Bober; tuj post dua mondmilito Bobrawa [elparolu: bobrava]) estas rivero en la norda Ĉeĥio kaj en la sud-okcidenta parto de Pollando, kiu longas 272 km. Ĝia fonto troviĝas en Gigantmontaro en ĉeĥa distrikto Trutnov el la monto (pole) “Bobrowy Stok” [elparolu: bobrovi stok], (ĉeĥe) “Žacléřský hřbet” en alteco 780 m super la maro proksime de urbo Žacléř. Post 2 km ĝi forlasas la teritorion de Ĉeĥa Respubliko kaj plu fluas tra Pollando, tra vojevodioj: Malsupra Silezio kaj Lubuŝio. Ĝi fine atingas la riveron Odron proksime de la urbo Krosno Odrzańskie [elparolu: krosno odĵanskie].

Bóbr
Meza kaj malsupra parto de rivero Bóbr
rivero
Bazaj informoj
Longeco 272 km
Akvokolekta areo 5 876 km²
Fluo
- Alteco super marnivelo 780 m
Enfluejo Odro
Geografio
Alfluantoj Kwisa
Szprotawa
Czerna Wielka
Map
vdr
Mapo de Pollando kun markita rivero Bóbr
La rivero Bóbr
Bóber en Kamienna Góra

Bóbr akceptas jenajn alfluantajn riverojn:

  • Zadrna,
  • Lesk,
  • Łomnica,
  • Kamienna,
  • Szprotawa,
  • Kwisa,
  • Czerna Wielka.

Bóbr fluas tra aŭ preter la sekvaj urboj:

La rivero Bóbr malkonstantas pro ĝia akvonivelo. Nur historio de ĉerivera urbo Wleń skribas pri 70 inundoj. Pro tio sur la Bóbr kaj sur ĝiaj alfluoj fine de la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a jarcento estis konstruitaj digoj; plej grandaj tio: en Piechowice (ujo por 10,5 da milionoj m3) kaj sur la alfluo Kwisa – “Złotnickie Lago” [elparolu: zŭotnickie] (ujo por 15 da milionoj m3).
Sur la rivero estis konstruitaj kelkaj hidroelektraj centraloj – plej granda Hidroelektra Centralo Dychów apud la urbo Krosno Odrzańskie kaj Hidroelektra Centralo en Pilchowice.
En la 1813 jaro proksime de la urbo Lwówek Śląski okazis du bataloj inter la franca armeo de Napoleon Bonaparte kaj prusa armeo. Franca militistaro venkis prusojn la 22-a de aŭgusto 1813 dum “la 1-a batalo ĉe rivero Bóbr”. Fiaske finiĝis por francoj sekva batalo, kiu okazis la 29-a de aŭgusto 1813. Rusa armeo komandita per generalo Langeron kune kun armeo de generalo Blücher profitinte pro inundo kaj detruo de ponto ĉirkaŭigis la urbon Lwówek Śląski. La armeoj sturme konkeris la urbon forpuŝinte francojn ĝis furioza rivero Bóbr. Ne estis vojo por fuĝi. En la akvo dronis pli ol 3000 francaj soldatoj kaj oficiroj.

La digo en Pilchowice
Hidroelektra Centralo Bobrowice 1-a sur la “Modre Lago” proksime de vilaĝo Siedlęcin
Bóbr en Żagań

Eksteraj ligiloj redakti