Barono Bódog Orczy [orci], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Orczy Bódog Félix estis hungara komponisto, teatrestro. Lia nobela antaŭnomo estis orci, lia filino estis Emma Orczy.

Bódog Orczy
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1835 (1835-06-08)
en Tarnaörs
Morto 25-an de januaro 1892 (1892-01-25) (56-jaraĝa)
en Londono
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro László, Baron Orczy de Orczi
Patrino Magdolna Müller
Edz(in)o Emma, Gräfin Wass de Czege
Infano Emma Orczy
Okupo
Okupo komponistoteatrestro
vdr

Bódog Orczy [1] naskiĝis la 8-an de junio 1835 en Tarnaörs, li mortis la 25-an de januaro 1892 en Londono.

Biografio redakti

Bódog Orczy estis altnivele edukita hejme, tiutempe li interesiĝis pri la muziko. En 1863 li edziĝis. Post 3 jaroj li komponis operon kun teksto de Farkas Deák. La opero-uverturo estis prezentita en 1867. Li estis teatrestro de Nacia Teatro (Pest) inter 1870 kaj 1873. Li tuj forigis Ferenc Erkel kaj Ede Szigligeti. Tio kaj ankaŭ aliaj novaĵoj faris konfliktojn, fine li abdikis. Li strebis multe por konstruo de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ekde 1881 ĝis sia morto li vivis en Londono.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • A renegát opero prezentita en 1881 en Londono, li mem dirigentis
  • Sisyphus, king of Ephyra opero neniam prezentita

Fontoj redakti