Bôrka, hungare Barka estas malgranda vilaĝeto en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.

Bôrka situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Bôrka situas en strikta valo inter montoj 831 kaj 924 m-ojn altaj, laŭ rojo, fine de longa sakovojo. Rožňava troviĝas 20 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1409 en formo "Barka". En 1828 oni nombris 72 domojn kaj 591 homojn. En 1873 pesto, en 1879 inundo okazis. Tiutempe en la vilaĝo segejo, ferofarejo kaj minejo pri ercoj funkciis. En 1910 loĝis en Barka 464 da homoj, (449 hungaroj, 15 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon Barka apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rozsnyó, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Bôrka 418 da homoj, (22 hungaroj, 135 ciganoj, 47 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Barka naskiĝis hungara pastro, universitata profesoro Béla Breznay.

Eksteraj ligiloj redakti