Büren SO

komunumo de Svislando
- La mallongigo SO en Büren SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Büren..

Büren estas komunumo en la distrikto Dorneck en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 953 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Büren
Blazono de Büren
Blazono de Büren
Blazono de Büren
Vilaĝocentro de Büren kun preĝejo
Vilaĝocentro de Büren kun preĝejo
Vilaĝocentro de Büren kun preĝejo
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Dorneck
Geografia situo CH1903: 617512 / 255648 (mapo)47.4513888888897.6708333333333Koordinatoj: 47° 27′ N, 7° 40′ O; CH1903: 617512 / 255648 (mapo)
Nombro de loĝantoj 953
Areo 6,22 km²
Alteco 441 m super marnivelo
Poŝtkodo 4413
Komunumkodo 2472
Mapo de Büren
Mapo de Büren
Mapo de Büren
vdr

Geografio redakti

Büren situas en la Nigrobubolando 15 kilometrojn sudoriente de Bazelo kaj 6 kilometrojn sudokcidente de Liestal ĉe la norda flanko de Soloturna Ĵuraso. Krom la vilaĝo mem al la komunumo apartenas aro da izolitaj bienoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 727 m s.m. sur Bürenflue en okcidento de la komunumo. La komunumon senakvigas la rojo Orisbach, alfluanto de Ergolz. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur aro de 6,22 km², de kiuj 46% estas kovritaj de arbaro, 47% servas por agrikulturo kaj 6% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Büren limas en nordo al Gempen, en nordoriento al Nuglar-Sankt Pantaleon, en oriento al Lupsingen (BL), en sudoriento en unu punkto al Ziefen (BL), en sudokcidento al Seewen, kaj en nordokcidento al Hochwald.

Trafiko redakti

Büren situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per konekta vojo de Seewen al Liestal. 5 kilometrojn oriente en Liestal situas la plej proksima alveturejo al la ekspresvojo H2, tra kiu atingeblas la svisa aŭtovojo A2. Per la poŝtaŭtolinio de Liestal al Hochwald la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Büren datiĝas el la jaro 1194 kiel Buoron. Restaĵoj de antikva akvokondukilo indikas, ke en Büren jam dum la romia epoko ekzistis homaj setlejoj. Dum mezepoko diversaj monaĥejoj posedis bienojn en Büren. De la heredaĵo de la Grafoj de Pfirt la norda duono de la vilaĝo kun la burgo Sternenfels, de kiu hodiaŭ ekzistas nur ankoraŭ ruinŝpuro, fariĝis feŭdo de la episkopo de Bazelo, dum la suda parto kun la lageta domo fariĝis havaĵo de Aŭstrio. En la jaro 1502 la Grafoj de Thierstein vendis la senjorujon Büren al Soloturno, kiu ĝin atribuis al la voktejo Thierstein. En la jaro 1530 Soloturno akiris ankaŭ la ekleziajn interezorajtojn.[2]

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Büren

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti