Bütschwil SG

komunumo de Svislando
- La mallongigo SG en Bütschwil SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Bütschwil.

Bütschwil estas komunumo en la elektodistrikto Togenburgo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 3383 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Bütschwil
Blazono de Bütschwil
Blazono de Bütschwil
Blazono de Bütschwil
Bütschwil vidita de la vojo de Ganterschwil al Oberhelfenschwil
Bütschwil vidita de la vojo de Ganterschwil al Oberhelfenschwil
Bütschwil vidita de la vojo de Ganterschwil al Oberhelfenschwil
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Togenburgo
Koordinatoj  47° 21′ 0″ N 9° 4′ 0″ O / 47.35000 °N, 9.06667 °O / 47.35000; 9.06667 (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 0″ N 9° 4′ 0″ O / 47.35000 °N, 9.06667 °O / 47.35000; 9.06667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3383
Areo 13,79 km²
Alteco 610 m super marnivelo
Poŝtkodo 9606
Komunumkodo 3391
Mapo de Bütschwil
Mapo de Bütschwil
vdr

Geografio redakti

Bütschwil situas ĉe la bordo de la rivero Turo en Togenburgo norde de Wattwil kaj Lichtensteig. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Bütschwil, Dietfurt, Langensteig, Laufen, Kengelbach kaj Grämigen.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Bütschwil limas en nordoriento al Ganterschwil, en oriento al Oberhelfenschwil, en sudoriento al Lichtensteig, en sudo al Wattwil, en sudokcidento al Krinau, kaj en nordokcidento al Mosnang.

Trafiko redakti

Tra Bütschwil pasas la kantona ĉefvojo de Wil SG al Wattwil kaj Wildhaus, kio kaŭzas, ke la komunumo suferas pro granda transirtrafiko. En Bütschwil komenciĝas la vojo tra Hulfteggpasejo al Steg en Kantono Zuriko. Tra la komunumo pasas ankaŭ la trajnlinio de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Nesslaŭ tra Wattwil al Wil SG. Sur la teritorio de la komunumo troviĝas du stacidomoj nome en la vilaĝoj Bütschwil kaj Dietfurt. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 6 kilometrojn nordokcidente apud Wil.

Historio redakti

Unua dokumenta mencio de Bütschwil datiĝas de la jaro 779 kiel Bucinesvilare. La bieno Bütschwil fariĝis en la jaro 885 havaĵo de la Monaĥejo Sankt-Galo, kiu ĝin pandigis en la jaro 1280 al la Grafoj de Werdenberg. En la jaro 1340 la Grafoj de Togenburgo fariĝis la senjoroj. En la jaro 1468 la Princabatejo Sankt-Galo fariĝis la landa mastro pri tuta Togenburgo kaj reaĉetis en la jaro 1475 la senjorecon pri Bütschwil. Dum la reformacio la loĝantaro de Bütschwil estis dividita inter katolikoj kaj protestantoj. En la jaro 1531 la plej multaj loĝantoj de Bütschwil refariĝis katolikaj. Tamen la malnova preĝejo ankoraŭ ĝis 1778 estis uzata dukonfesie de katolikaj kaj protestantoj. Tiam la protestantoj konstruis propran preĝejon en la sudo de la vilaĝo. [1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti