Běstvina estas municipo situanta en la distrikto Chrudim, regiono Pardubice en Ĉeĥio, 5 kilometrojn okcidente de la urbeto Seč kaj 4 km sude de Třemošnice. Vivas ĉi tie 557 loĝantoj (2023). Natursciencistoj konas ĝin pro tie okazantaj ĉiujaraj fakaj renkontiĝoj de la plej sukcesaj solvintoj de regionaj partoj de studentaj biologia kaj ĥemia olimpik-konkursoj.

Běstvina
municipo
Kastelo en Běstvina
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Běstvina
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Třemošnice
Historia regiono Bohemio
Montaro Suprasazava montetaro, Fera montaro
Memorindaĵo Běstvina kastelo
Situo Běstvina
 - alteco 338 m s. m.
 - koordinatoj 49° 50′ 02″ N 15° 35′ 50″ O / 49.83389 °N, 15.59722 °O / 49.83389; 15.59722 (mapo)
Areo 14,07 km² (1 407 ha)
Loĝantaro 557 (2023)
Denseco 39,59 loĝ./km²
Unua skribmencio 1137
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 43 ĝis 538 45
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571181
Katastraj teritorioj 4
Partoj de municipo 5
Bazaj setlejunuoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Běstvina
Retpaĝo: www.mzh.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ronov nad Doubravou, Seč, Třemošnice, Heřmanice, Kraborovice, Borek kaj Jeřišno.

Historio redakti

La unua skriba mencio pri la vilaĝo estas de jaro 1137.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 348
18801 501
18901 304
19001 212
19101 226
19211 218
JaroLoĝantoj
19301 184
1950876
1961945
1970803
1980691
1991518
JaroLoĝantoj
2001540
2011514
2014528
2016524
2017521
2018527
JaroLoĝantoj
2019545
2020536
2021534
2022550
2023557

Turismaj interesaĵoj redakti

Kastelo Běstvina redakti

Ĝi kun vasta parko troviĝas sur okcidenta rando de la komunumo. Ĝi estis konstruita en la 17-a jarcento kaj en la unua duono de la 18-a jarcento estis farita nova fronta konstruaĵo. La kastelo estas duetaĝa kun arkadaro. En la ĉefa fronta konstruaĵo estas kastela kapelo al sankta Adalberto.

Kapelo al Sankta Johano Nepomuka redakti

Ĝi situas antaŭ la kastelo. La kapelo estis konstruita laŭ planoj de J. J. Vogler post 1720-a jaro sur horizontala projekciaĵo de seslatera stelo, kiu estas atributo de la sanktulo. Ankaŭ fenestroj en konkavaj vandoj kaj en verto de la tegmento havas formojn de seslateraj steloj. Karakteron de la kapelo kompletigas kilecaj (azenecaj) arkoj de tri portaloj. En interno de la kapelo sur seslatera piedestalo staras ligna statuo de Sankta Johano Nepomuka skulptita fare de Georgo Thény. La kapelo estis dediĉita al Sankta Johano Nepomuka ankoraŭ antaŭ lia oficiala kanonizo en la jaro 1729.

Monumenta platano (Platanus hispanica) redakti

Ankaŭ ĝi situas antaŭ la kastelo. Cirkonferenco de la arbo estas 550 centimetrojn. La arbo etas protektata de j. 1996.

 
Memorinda platano en Běstvina

Preĝejo al sankta Johano Baptisto redakti

Ĝi kaj tombejo situas sur monteto ĉe sudorienta rando de la vilaĝo. Ĝi estis konstruita en la jaro 1726 fare de la gento de Birkenstein. Ĝia eminenta interna ekipaĵo ekestis en la tempo nelonge post finkonstruo de la preĝejo kaj estis farita pliparte en la skulptejo de majstro Ignaco Rohrbach en Chrudim.

Literaturo redakti

  • Muchka I.. - Petříček V.- Neubert L.: Východní Čechy. Eldonis Panorama eldonejo en Prago en j. 1990.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol.- Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti