Bīruta Rozenfelde

latva esperantisto

Bīruta ROZENFELDE (naskiĝis la 18-an de decembro 1933 kiel Bīruta Kondrate) estas latva esperantistino. Ŝi pasigis 7 jarojn de sia vivo en la Amura provinco de Soveta Unio (kiu fakte estas la samo kiel Amura provinco de Rusio), ĉar ŝia familio tien estis deportita.[1]

Bīruta ROZENFELDE
Persona informo
Naskiĝo 18-a de decembro 1933
Lingvoj Esperanto
Nacieco latva
Ŝtataneco Latvio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Bīruta Rozenfelde (maldekstre, kun Anta Eņģele) en la Baltiaj Esperanto-Tagoj 2023
Bīruta Rozenfelde dum la malfermo de la Baltiaj Esperanto-Tagoj 2022

Esperanta vivo redakti

Ŝi interesiĝis pri Esperanto tra sia patro, kiu mem estis aktiva esperantisto. Post reveno al Latvio en la jaro 1956 ŝi sekvis Esperanto-kurson kaj fariĝis movada aktivulino. Bīruta Rozenfelde organizis en la jaro 1959 la unuajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET, kiu tiam nomiĝis ankoraŭ Ĉebalta Studenta Esperanto-Tendaro).

En la jaro 1993 Bīruta Rozenfelde faris prelego- kaj kantovojaĝon tra Finnlando. Ŝi partoprenis en multnombraj Universalaj Kongresoj kaj reprezentis la Latvian Esperanto-Asocion de 1995 ĝis 2010 kiel komitatanino A. Ŝi estas gvidantino de la Esperanto-klubo ĉe la Latva Societo de Rigo kaj vicprezidantino de Latvia Esperanto-Asocio.

Ankoraŭ en alta aĝo ŝi plu aktivas en la movado. Ŝi kunorganizis la Baltiajn Esperanto-Tagojn 2023 en Ventspils, Latvio kaj partoprenis ankaŭ en la 108-a Universala Kongreso en Torino.

Honora membro de UEA redakti

La 20-an de julio 2013 la komitato de UEA dum sia unua sesio dum la 98-a UK de Esperanto en Rejkjaviko elektis ŝin kune kun Hallgrímur Sæmundsson kaj Roland Lindblom kiel honoran membron de Universala Esperanto-Asocio.

Referencoj redakti