BA16

eldono de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako

BA16 estas la deksesa numero de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako (BA), aperinta en februaro 2013.

Beletra Almanako 16
numero
Speco Literatura revuo
Formato 146 paĝoj, proks. 21,3 cm x 13,8 cm
Dato februaro 2013

Lando Usono
Urbo Novjorko
Posedanto Mondial
Publikigisto Ulrich Becker
Redaktisto Probal Daŝgupto kaj István Ertl
Ĉefredaktisto Jorge Camacho
Establodato septembro 2007
ISSN 1937-3325
ISBN ISBN 978-1-5956-9258-0

Adreso 203 W 107th St #6C, Novjorko (New York) NY 10025, Usono (USA)
Retejo Beletra Almanako 16
vdr

Enhavo redakti

Prezento (Jorge Camacho)

Originala Prozo redakti

Originala Poezio redakti

Tradukita Poezio redakti

Eseoj / Artikoloj redakti

  • Humphrey Tonkin: 125 jaroj: Esperanto tiam kaj nun. Trarigardo al historio de Esperanto. Unue enkuntekstigo de ĝia naskiĝo en epoko de revolucioj de grandurboj, industriiĝo, internaciaj institucioj, revoj pri mondo sen landlimoj ktp. Poste esperantistoj ne kapablis aliri gravajn defiojn ĉefe pro manko de fortoj. La angla lingvo kreskis multege kaj Esperanto povas nur fariĝi la alternativa internacia lingvo.
  • Mikaelo Bronŝtejn: 20-jara Impeto: jubileo kaj funebro. Historio de la rusa eldonejo Impeto, ege grava pro siaj esperantaj produktoj kaj biografio de ĝia kreinto Aleksandr Ŝevĉenko, kiu jŭs mortis
  • Mikaelo Bronŝtejn: Strugackij. Analizo de la literatura fenomeno de la fratoj Strugackij, kreintoj ĉefe de sciencfikciaj verkoj kiuj iĝis ege popularaj el la 1960-aj jaroj en Sovetunio. Komentoj pri iliaj romanoj Malfacilas esti dio, Lundo ekas sabate, Pikniko ĉe vojrando kaj Fabelo pri la Triopo, kaj pri iliaj versioj en Esperanto.
  • Gunnar Gällmo: Harry Harrison, 12.3.1925-15.8.2012. Nekrologo pri sciencfikcia aŭtoro kaj esperantisto Harry Harrison.

Recenzo redakti

  • Andreas Künzli pri Mia stelo, de Felicja Raszkin-Nowak (trad. T. Chmielik kaj L. Ligęza). Pri membiografio de jus apolino, kiu travivis la nazian epokon en la geto de Bjalistoko, la teruraĵojn de la Dua Mondmilito kaj la komunisman epokon, ĝis sia elmigro el Pollando.

Premiitaj tekstoj de la Belartaj Konkursoj 2012 de UEA redakti

  • Branĉo Eseo: Aleksandro Melnikov. Leksikaj novismoj kaj neologismoj: anatemi aŭ odi? Eseo pri esperantaj leksikaj novismoj kaj neologismoj kun emfazo de iliaj fontoj. Tialoj por novaj vortoj: vivo ŝanĝiĝas, stiloj disevoluas, kaj estas necesaj por lingvopersoneco. Diversaj tipoj de neologismoj en Esperanto: por unufoja uzo (edzperanto, duonjuana) kiuj ne intencas eniri en la lingvon; kiuj inkludas novan sencon (samideano, krokodilo; el propraj nomoj (kabei): Naskozonoj de neologismoj: etnonimoj, ekzemple devena de la rusaj aŭ japanaj lingvoj kaj kulturoj; teknonimoj, tio estas teknikaj terminoj; kaj novaj kulturemoj. Interferolekto estus aro da influoj devenaj el gepatra aŭ normale uzata lingvoj. Konkludoj: oni nur skizas, estas neeviteblaj la apero de neologismoj, kaj same la apero de kontraŭneologoj, oni devus ellabori kriteriojn de (mal)dezirindeco de konkretaj neologismo-kandidatoj.
  • Branĉo Teatro: Carmel Mallia. Najbaroj. Teatraĵo pri milita stato inter du najbaraj ŝtatoj, nome la Valo kaj la Monto, kies generalo estas agresema kaj tute intencas konkeri la Valon. Vidvino Nadja aliras la malamikan tendaron, allogas la generalon, kiu ebria, vekas la opozicion de sia popolo. Nadja laboras por sia urbestro Mikaelo, kiu estas enamiĝinta de Nadja.

Eksteraj ligiloj redakti